Rajon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Averto Eble, vorto "rajono" ne ekzistas en lingvo Esperanto
Forigo
Oni petas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ne estas pruvita ekzistado de la vorto en Esperanto.

Rajon (ruse, ukraine kaj bulgare район, beloruse раён, latve rajons, litove rajonas, kartvele რაიონი [ɾa.i.ɔ.ni], azere rayon; de la franca Rayon = distrikto) estas la nomo de administracia unuo en Rusio, Ukrainio, Belorusio, Azerbajĝano, Moldavio, Latvio, Litovio kaj aliaj landoj. En la administra hierarkio rajono troviĝas sub la pli grandaj regionoj aŭ provincoj, nomataj oblast aŭ similforme, regionoj (kraj) aŭ aŭtonomaj distriktoj resp. aŭtonomaj respublikoj.

Ankaŭ en urbegoj, urbokvartaloj estas dividitaj en rajonoj.

En kelkaj respublikoj de Rusio la administraj distriktoj de nomo rajon oficiale estas nomataj en la lokaj lingvoj, ekzemple Ulus (улус) en Jakutio aŭ Koĵuun (кожуун) en Tuvio. Tiuj administraj unuoj tamen havas la saman statuson kiel "rajonoj".

En 1982 ekzistis ekzemple en Ukrainio 479 "rajonoj" kaj 121 "urbaj rajonoj".