Rakontanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la bildo, Sherlock Holmes (dekstre) kaj Doktoro Watson (maldekstre); ilustraĵo de Sidney Paget por la rakonto de Arthur Conan Doyle titolita La greka interpretisto.
Holmes estas rolulo de la historio kaj kiu plenumas tie la ĉefan funkcion de rakontanto.

La rakontanto estas la ento ene de rakonto kiu diras la rakonton al la leganto. Ĝi estas unu el la tri entoj necesaj por ia ajn rakontado. La aliaj du estas la aŭtoro kaj la leganto (aŭ respektive aŭdantaro). La aŭtoro kaj la leganto ambaŭ loĝas en la reala mondo. Estas la funkcio de la aŭtoro krei alternativan mondon, homojn, kaj okazaĵojn en la historio. Estas la funkcio de la leganto kompreni kaj interpreti la rakonton. La rakontanto ekzistas ene de la mondo de la historio (kaj nur tie — kvankam en nefikcio la rakontanto kaj la aŭtoro povas sampersoni, ĉar tie la mondo reala kaj la mondo rakonta samas) kaj prezentas ĝin laŭ maniero komprenebla al la leganto.

La koncepto de nefidinda rakontanto (kontraste al la aŭtoro) fariĝis pli grava kun la pligraviĝado de la romano dum la 19a jarcento. Ĝis la finaj 1800-aj jaroj, beletra kritikado kiel akademia praktiko traktis sole poezion (inkluzive de epopeaj poemoj kiel Iliado kaj Paradizo perdita), kaj poezian dramon kiel tiu de Ŝekspiro. La plejmulto da poemoj ne havis rakontanton distingan disde la aŭtoro. Sed romanoj, kun siaj trempigivaj fikciaj mondoj, kreis problemon, aparte kiam la vidpunkto de la rakontanto grave malsamis tiun de la aŭtoro.

Bona rakonto devas havi bone-difinitan kaj konsekvencan rakontanton. Tiucele estas kelkaj reguloj kiuj regas la koncepton de rakontanto. Ĝi* ekzistas en la mondo de la rakonto, ne en la mondo de la leganto, nek en tiu de la aŭtoro. La rakontanto estas unuopa ento kun difinitaj trajtoj kaj limoj. La rakontanto ne povas komuniki kion ĝi ne renkontas. Alivorte, la rakontanto vidas la rakonton de la sama punkto kiun ĝi okupas en la fikcia mondo. Tio nomiĝas vidpunkto.

*por klaro kaj laŭ konvencio, la Aŭtoron aludas 'li', la Leganton 'ŝi', kaj la Rakontanton kaj la Verkon 'ĝi'.

Specoj de rakontantoj[redakti | redakti fonton]

Verkista elekto pri rakontanto estas decidiga por tio, kiel fikcian verkon perceptas la leganto.

Ĝenerale, unuapersona rakontanto alportas plian fokuson sur la sentojn, opiniojn, kaj perceptojn de la specifa rolulo en la rakonto, kaj sur tion, kiel la rolulo vidas la mondon kaj la opiniojn de la aliaj roluloj. Se la verkisto celas eniri la mondon de la rolulo, tiam ĝi estas bona elekto, kvankam triapersona limigita rakontanto estas alternativo kiu ne postulas, ke la verkisto malkaŝu ĉion kion ne scius unuapersona rakontanto-rolulo. Triapersona ĉioscia rakontanto provizas panoraman vidon pri la mondo de la historio, rigardante en multajn rolulojn kaj en la pli vastan fonon de la rakonto. Por historioj en kiuj la kunteksto kaj la vidoj de multaj roluloj gravas, triapersona rakontanto estas pli bona elekto.

Multoblaj rakontantoj[redakti | redakti fonton]

Verkisto povas elekti, ke kelkaj rakontantoj rakontu el iom diversaj vidpunktoj. Tiukaze, la leganto decidu tion, kiu rakontanto ŝajnas plej fidinda por la unuopaj partoj de la historio. Vidu ekzempe la verkojn de Louise Erdrich.

Nefidinda rakontanto[redakti | redakti fonton]

Nefidinda rakontanto estas forto malantaŭ la potenco de unuapersonaj rakontoj, kaj provizas la solajn senantaŭjuĝajn indicojn pri la karaktero (trajtoj) de la rakontanto. Ĝisiome ĉiuj rakontantoj estas nefidindaj, diversantaj laŭgrade de la fidinda Iŝmael en Moby Dick ĝis la ege mensfebla Benjy en La sono kaj la furiozo (en:The Sound and the Fury) kaj la kriminala Humbert Humbert en Lolita. Aliaj notindaj ekzemploj de nefidindaj rakontantoj inkluzivas la ĉefserviston Stevens en La restaĵoj de la tago (en:The Remains of the Day), Nick Carraway en The Great Gatsby, kaj Holden Caulfield en The Catcher in the Rye.

Nefidindaj rakontantoj ne limiĝas al fikcio. Memoraĵoj, membiografioj kaj membiografia fikcio havas la aŭtoron kiel rakontanto kaj rolulo.

Foje la aŭtoro laŭcele faras la rakontanton nefidinda kiel Jim Carroll en La korbopilkaj taglibroj (en:The Basketball Diaries).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Alekstera ligo[redakti | redakti fonton]