Rakonto pri Du Urboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rakonto pri Du Urboj (en:A Tale of Two Cities) (1859) estas historia romano de Charles Dickens; ĝi plie estas morala romano kiu ege prias la temojn: kulpo, honto, redempto, kaj patriotismo. La ĉefa fonto por Dickens por tiu historia romano estis la verko de Thomas Carlyle, La Franca Revolucio (en:The French Revolution: A History). La rakontado eksterordinare dependas de korespondaĵoj kiel rimedo por certigi la eventfluon, kaj kvankam ĝi ne estas epistola romano laŭ la maniero de Les Liaisons Dangereuses far Pierre Choderlos de Laclos, tamen estas tuje evidente, ke la leterfluo forme motoras multon el la rakonta disvolviĝo en tiu romano. La romano kovras periodon historian inter 1775 kaj 1793, de la Usona Revolucio (por paroli anakronisme) ĝis la meza parto de la Franca Revolucio.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La intrigo centriĝas ĉe la jaroj sojlantaj la Francan Revolucion kaj kulminas en la Jakobena Regno de Teroro. Ĝi rakontas la historion de du viroj, Charles Darnay kaj Sydney Carton, kiuj aspekte tre similas inter si, sed tute malsamas laŭ karaktero. Darnay estas romantikulo deveninta de francaj aristokratoj, dum Carton estas cinika angla advokato. Ambaŭ viroj amas la saman virinon, Lucie Manette: unu el ili oferos sian vivon por ŝi, kaj la alia edzinigos ŝin.

Aliaj ĉefaj karakteroj en la romano inkluzivas d-ron Alexandre Manette (patro de Lucie) kiun oni maljuste enkarcerigis en la fifama Bastille dum multaj jaroj antaŭ la komenco de la romano per (fr:)lettre de cachet kaj Madame Defarge, revoluciulino kun rankoro kontraŭ la familio de Darnay.

La tordoj kaj turnoj en la romano sinuas. Originale verkita kiel felieton-seria romano por eldonado en gazetoj, ĉiu ĉapitro malfermas kaj fermas kun multa drameco kaj mistereco. La prezento de Dickens pri la Franca Revolucio estas ekvilibra — li priskribas la hororaĵojn kaj abomenaĵon faritajn de ambaŭ flankoj.

La du urboj menciitaj en la titolo estas Londono kaj Parizo. Ĉie tra la romano, paroj da homoj, lokoj, kc. estas komparataj kaj kontrastigataj.

La malferma frazo, komenciĝanta per la vortumo, Estis la plej bona el tempoj, estis la plej malbona el tempoj, estas unu el la plej famaj en la tuta literaturo. La fina vortumo, la pensoj de Sydney Carton, Estas tree, tree pli bona afero kiun mi faras, ol ajniam mi faris; estas tree, tree pli bona ripozo al kiu mi iras ol ajniam mi konis, preskaŭ egale famas.

Libro la unua: revokita al vivo[redakti | redakti fonton]

S-ro Lorry malfrumatene alvenas Hotelon Royal George en Dover. Post ol sin refreŝigi, li pasigas la tagon ripozante kaj meditante pri sia misio dum li atendas la alvenon de la juna virino, Lucie Manette. Kiam Lucie alvenas, s-ro Lorry si prezentas kaj procedas malkaŝi la naturon de ŝia koncerniĝo en lia nuna negoco en Parizo. Verŝajne, ke la patro de Lucie, d-ro Manette, kiun ŝi kredis morta, ankoraŭ vivas, kaj suferis sekretan enkarcerigon en Parizo por la pasintaj dek ok jaroj. La Franciaj aŭtoritatuloj antaŭnelonge liberigis d-ron Manette, kaj Banko de Tellson sendas s-ron Lorry identigi la doktoron (kiu estis unu el la klientoj de Tellson) kaj venigi lin al sekuro en Anglio. Kiel la filino de la doktoro, Lucie respondecos zorgi lin kaj flegi lin re al sano. La historio ŝokas Lucie-on; kiam s-ro Lorry provas ŝin komfortigi, ŝi simple fiksrigardas lin, kroĉtenante lian brakon. Ĉagrenite de ŝia sensenseco, s-ro Lorry alvokas helpon. Granda ruĝhara, f-rino Pross (zorgantino de Lucie kaj servanto de la Manette-oj) enkuras la ĉambron, forŝovas s-ron Lorry disde Lucie kaj ĉe muron, kaj kommencas krii al la servantoj de la hotelo, ke ili alportu odorsalojn, vinagron, kaj malvarman akvon. Post tiu sceno, la rakonto abrupte saltas al la urbeto Saint-Antoine, antaŭurbo de Parizo, Francio. La sceno malfermiĝas dum barelo de vino krevas kaj verŝaĉas sur la teron. La malsategaj laboklasaj francoj ekprenas tiun eventon oportuno akiri liberan vinon. Ili jubile suĉas kiom eble plej multe da vino de sur la strato. Spektanta ilin estas s-ro Defarge, posedanto de la vinvendejo kaj estro de aro da revoluciuloj. Post la fino de la jubilado pri la vino, s-ro Defarge reiras sian vendejon, konsultiĝas kun sia edzino, kaj parolas al grupo da kamaradaj revoluciuloj. S-ro Lorry kaj Lucie Manette envenas la vendejon kaj Defarge kondukas ilin al sia apartamento por vidi la doktoron. La doktoro, sede, estas, ĝis ĉia ŝajno, tute freneza. Li sidas en malluma ĉambro la tutan tagon farante ŝuojn. Fakte, li ankoraŭ kredas sin en la prizono. Tamen, post ol Lucie faras pasian parolon al sia patro, ili decidas venigi lin re al Anglio.

Libro la dua: la ora fadeno[redakti | redakti fonton]

Kvin jaroj pasas, kaj d-ro Manette iom resaniĝas sub la zorgo kaj atento de sia filino, en Londono. Charles Darnay, emigre (elmigrinto), procesiĝas ĉe la Old Bailey pro spionado. Atestantaj kontraŭ li estas iu John Barsad kaj iu Roger Cly, kiuj pretendas, ke li raportadis la staton de Angliaj soldatoj en Norda Ameriko al la registaro de Francio. Malvole, ankaŭ Lucie Manette kaj ŝia patro atestas kontraŭ Darnay, ĉar li velveturis kun ili dum ilia revenveturo de Francio al Anglio. Darnay estas, fine, liberigota pro tio, ke la homoj lin akuzantaj ne povas percepti la diferencon inter li kaj la asistanto, Sydney Carton, fare de lia advokato, s-ro Stryver. Carton-on ili prezentis malflate kiel drinkemulon; Darney-on ili aranĝas kiel belaspekta kaj brava viktimo de la maljustaj atentoj de la difektaj juraj procedoj de Britio.

Vidinte la simpation de Lucie por Charles Darney dum la proceso, Sydney Carton enamiĝas al ŝi kaj ĵaluziĝas je Darnay pro ŝia simpatio por tiu, dezirante, ke tio estus por li mem.

En Parizo, la markezo St. Evrémonde, parenco de Charles Darnay, revenante de aŭdienco en la hejmo de unu el la "plej gravaj nobeloj en Francio" (Monseigneur) per sia kaleŝo superveturis infanon de la kamparano Gaspard kaj mortigas la knabon. Li ĵetas moneron al Gaspard por rekompensi tiun pro lia perdo; en la kuniĝinta homamaso estas la senindulga vizaĝo de la tricoteuse, Madame Defarge. Madame Defarge reĵetas la monon, furiozigante la markezon kaj provokante lin ekkrii, ke li volonte mortigus iun ajn el la kamparanoj de Francio.

Reirante al sia château, la markezo trapasas vilaĝon, kie vojriparisto informas lin, ke li vidis viron kroĉantan al la subaĵo de la kaleŝo. La markezo esplorigas sian servanton prie, se nenion malkovras kaj daŭrigas sian iron.

Charle Darnay reiras Francion renkonti sian onklon, la markezo. La politikaj sintenoj de Darnay kaj la markezo estas diametre malaj: Darnay estas demokrato, kaj la markezo estas subtenanto de la antikva reĝimo. Dickens pentras la markezon nigra, kiel ekzemple, en jena eltondaĵo el ilia interparolo:

"Ne estas," sekvis la nevo, per sia antaŭa tono, "vizaĝo, kiun mi povas rigardi en la tuta lando ĉirkaŭ ni, kiu rigardas min per ia cedemo krom per la tenebra cedemo de timo kaj sklaveco."
"Jen komplimento," diris la markezo, "al la grandeco de la familio, meritita per la maniero laŭ kiu la familio jam subtenadas sian grandecon. Hah!" Kaj li prenis denovan delikatan pinĉeton da snuftabako, kaj leĝere iksotransigis siajn krurojn.
Sed, kiam lia nevo, subtenante sin kubut-sur-table, penseme kaj malgaje kovris siajn okulojn per la mano, la fajna masko flanke lin rigardis kun pli forta koncentreco de akreco, intimeco, kaj malŝato, ol ke estis kunportebla kun la surpreno de indifereteco fara de ĝia portanto.
"Subpremado estas la sola daŭrema filozofio. La tenebra cedemo de timo kaj sklaveco, mia amiko," rimarkigis la markezo, "tenados la hundojn obeemaj al la vipo, tiel longe kiel ĉi tegmento," supren rigardante ĝin, "elfermos la ĉielon."

Tiun nokton, Gaspard, kiu estis la viro, kiu antaŭe estis sub la kaleŝo de la markezo, atingas sian venĝon sur la markezon kaj murdas lin dum li dormas. Li lasas noton sur la ponardo per kiu li preme trapenetris la koron de la markezo, dirantan "Veturigu lin rapide al lia tombo. Ĉi tio, de Jacques." Poste, oni lin kaptas kaj pendumigas pro lia krimo.

Reveninte Anglion, Darnay demandas de d-ro Manette por lia konsento al geedziĝo kun Lucie. Kontraŭ la amindumo de Darnay, Dickens komplikigas la aferon per tio, ke li injektas amindumon de Stryver, patrono de Carton, kiel komika interludo, kaj pli serioze, tiun de Carton mem.

Carton estas la ununura el la tri amindumantoj kiu malkaŝas siajn sentojn rekte al Lucie — Stryver-on konvinkis s-ro Lorry pri la senespereco de lia geedza klopodo, kaj Darnay sin proponas al d-ro Manette kiu faras peradon.

Dum ilia interkonsultiĝo, Darnay konsentas malkaŝi sian veran familian nomon al d-ro Manette matene de la geedziĝo kun Lucie, se tio okazos.

Carton konfesas sian amon al Lucie, sed informas ŝin, ke li ne prie agos, ĉar li scias, ke li ne kapablas feliĉigi ŝin. Li diras al ŝi, ke ŝi jam inspiras lin praktiki pli bonan vivon, sed ke mankas al li energion agi. Li promesas al ŝi, ke li brakumos ajnan oferon por ŝi aŭ por tiu kiun ŝi amas.

En Parizo, Monsieur kaj Madame Defarge fomentas Jakobenajn inklinojn; en sia trikataĵo Madame Defarge enĉifras la listojn de de tiuj, kiujn oni mortigu kiam la revolucio okazos. Ilin sciigas informanto ene de la polico, ke spionon oni loĝigos en Saint-Antoine, John Barsad, unu el tiuj, kiuj false atestis kontrau Charles Darnay en la proceso kontraŭ li. Madam Defarge sintenas la longan vidon, kontraste al ŝia edzo, kiu senpaciencas por tujeco al jenigo de la revolucio. La sekvan matenon Barsad eniras la vinvendejon de Defarge; Madame Defarge tuj rekonas lin per la priskribo kiun oni al ŝi donis. Busard funkcias kiel agent provocateur kaj strebas logi Madame Defarge en tiklateman interparolon, klopodante igi ŝin diskuti la ekzekutotecon de la malbonŝanca Gaspard kiun oni kaptis karceren. Dum daŭras la konversacio, li mencias, ke Darnay edziĝos al Lucie Manette.

Je la mateno de sia edziĝo al Lucie Manette, Darnay, pro peto de d-ro Manette, malkaŝas, kiu estas lia familio, detalo kiun d-ro Manette jam antaŭe petis lin kaŝi ĝis tiu tempo. Bedaŭrinde, tio fuŝĉarnirigas la menson de d-ro Manette, kiu denove retroas al sia obseda ŝufarado. Post iome, Jarvis Lorry sukcesas revenigi lin kaj li reatingas mensan sanecon antaŭ ol Lucie revenas de sia mielmonato. Por malhelpi denovan recidivon, Lorry detruas la ŝufaristan benkon kiun d-ro Manette antaŭe alportis kun si de sia kaptiteco en Francio.

Iam poste en la rakonto, en mez-julio 1789, Jarvis Lorry vizitas Lucie-on kaj Charles-on ĉe ilia hejmo kaj informas ilin pri kurioza kaj neklarigebla maltrankvilo en Parizo. Dickens tiam tuj saltas al la fauborg de Saint-Antoine por enlumigi la leganton: oni ŝtormas la Bastilon; Monsieur kaj madame Defarge kondukas siajn kamaradojn agaden. Kun la Bastille en iliaj manoj, Monsieur Defarge celiras la ĉelon kiu antaŭe entenis d-ron Manette. Li trovas ties inicialojn gravuritajn en la muron, fosas sub tiuj, kaj malkovras manuskripton kiun d-ro Manette antaŭe verkis dum sia enkarceresto, kondamnantan la Evremondo-j, "pere et fils", pro la maljusta enprizonigo kiun li suferis kaj pro la detuo de lia familio. La bildigo de Dickens pri la kapto de la Bastille estas nenia se ne ekvilibra; li pentras la ĝojon de la prizonuloj ĉe ilia liberiĝo kaj ne neglektas la koston kiun tiuj pagigis el siaj karceristoj.

Letero alvenas somere de 1972 ĉe la bankon Tellson, adresita al la heredanto de la markezo de Evremonde, kiu estas nekonata ĉe la banko, ĉar la sekreto pri la vera identeco de Darnay restas inter li kaj d-ro Manette. La letero estas adresita el la prizono de la Abbaye, Parizo, kaj rakontas historion de enprizonigo de unu el la dungitoj de la markezo, Gabelle, kaj petegas la novan markezon veni helpi. Hazarde, la letero trafas la manojn de Darnay. Li faras planojn veturi al revolucia Parizo en kiu la Teroro impetas sangĥaose, senzorge indiferenta al la sekvoj de siaj agoj. Darnay naivas pensante, ke li povus plibonigi la situacion, dum la originoj kaj politikoj de la revolucio estas multe pli grandaj ol li. Jarvis Lorry-on oni sendas antaŭe kun (kripta) mesaĝo al la malliberigita Gabelle, ke li (Darnay) jam survojas.

Libro la tria: la pado de ŝtormo Track of a Storm[redakti | redakti fonton]

En Beauvais, antaŭa hejmo de d-ro Manette, Darnay-on denuncas la revoluciuloj kiel "enmigrinto", aristokrato, kaj perfidulo, tamen lia militista eskorto venigas lin sekure al Parizo, kie li enprizoniĝas. D-ro Manette kaj Lucie kune kun f-lino Pross, Jerry Cruncher, kaj la infano de Charles kaj Lucie Darnay, "Eta Lucie", sciiĝinte pri la foriro de Darnay de letero kiun li lasis por ili, forlasas Londonon por Parizo kaj renkontiĝas kun s-ro Lorry baldaŭ post alveno. Kiam malkovriĝas, ke oni enkarcerigis Darnay-on, d-ro Manette decidas provi uzi sian influon kiel estinta prizonulo Bastille-a por aranĝi liberigon de sia edzfilo. D-ro Manette protektas sian edzfilon, ke li ne murdiĝu dum la nokto kiam homsvarmoj murdis milojn da prizonuloj. Post jaro kaj tri monatoj, d-ro Manette defendas Darnay-on dum la dua proceso de la romano kaj Charles kvitiĝas de la akuzoj. Tamen, vespere de la sama tago, oni reprocesas Darnay-on laŭ novaj akuzoj faritaj de Defarĝe-oj kaj unu anonima aliulo.

Dum f-lino Pross kaj s-ro Cruncher vojadas al bazaro, ili haltas ĉe taverno por aĉeti vinon. Ene, f-lino Pross renkontas iun, kiun ŝi rekonas sia longe perdita frato, Solomon Pross, nun revolucia oficialulo. Tio kompreneble domaĝigas ŝin, kaj ĉar ŝia frato ne feliĉas ŝin vidi, ŝi spertas aldonan ĉagrenon. Jerry Cruncher tiam rekonas lin kiel John Barsad, kiu atestis kontraŭ Darnay en Anglio, kaj Sydney Carton, kiu, surprize al ili ambaŭ, venis al Parizo, kaj estas ĵus ĉeiginta sin al ili, konfirmas la aferon. Tiam li petas de Solomon Pross kunveni kun li al la loĝejo de Lorry, kie li diras al tiu, ke li scias, ke tiu estas spiono, hazard-aŭdinte ties konversacion en la taverno, duobla spiono, laboranta por kaj la Francia kaj la Britia registaroj malsamtempe, kaj ke li havas la povon raporti lin al la Franciaj aŭtoritatuloj kaj pretas fari tion krom se tiu cedos al liaj postuloj. Pross malentuziasme cedas al la postuloj de Carton, kiujn tiu private al li sciigas.

Kiam Darnay-on oni reportas al la revolucia tribunalo, lin konfrontas Defarge, kiu identigas Darnay-on kiel la markezo St. Evremonde kaj legas de la papero kiun li trovis en la ĉelo de d-ro Manette. La papero estas letero priskribanta kiel lin forŝlosis la mortinta markezo Evremonde kaj ties ĝemela frato pro tio, ke li klopodis raporti ilian kruelecon al kamparana knabino, kiun, laŭ li, la pli juna frato de la markezo furoramis kaj al ŝia tuta familio. La pli juna frato de la markezo forkaptis kaj perfortis knabinon, jam mortiginte ŝian edzon, fraton, kaj patron. La frato estis jam movinta la plej junan filinon al "ie sekura". La papero finiĝas per tio kondamni la Evremonde-ojn kaj ĉiujn iliajn praidojn, do, aldonante la kondamnon de d-ro Manette al tiuj de la Defarge-oj. Darnay estas konsignita al la prizono La Force, kaj agendiĝis gilotinota ene de dudek kvar horoj.

Mallonge antaŭ la mortkondamno de Darnay, Carton, nokte vagante la stratojn, haltas ĉe la vinvendejo de Monsieur Defarge, kie li hazardaŭdas Madame Defarge-on paroli pri siaj planoj kondamnigi la tutan familion de Darnay. Carton malkovras, ke Madame Defarge parencas al la fratino menciita en la letero de d-ro Manette kaj ke Madame Defarge estas la pli juna fratino. Li rapide reiras al s-ro Lorry kaj tion raportas al li, urĝante lin kaj la aliajn forlasi Francion kiel eble plej baldaŭ. S-ro Lorry konsentas pretigi ilin foriri, tamen Carton diras al li, ke li volus viziti Darnay-on ĉe la prizono morgaŭ antaŭ ilia ekforiro.

Je la tago de lia ekzekutiĝo, Darnay-on vizitas Carton, kiu, pro sia amo al Lucie, ofertas anstataŭigi lin per si, ĉar ili ambaŭ tre similas unu la alian, kaj morti en ties loko. Ĉar Darnay malvolas konformiĝi, Carton narkotas lin dum Charles skribas leteron, kaj portigas lin al la kaleŝo atendanta lin mem. La spiono, Barsad, diras al Carton, ke tiu restu fida al si promeso, kaj Darnay, d-ro Manette, s-ro Lorry, Lucie, kaj ŝia infano tiam hastas forlasi Francion. Darnay uzas la paperojn de Carton por pasi kontrolpunktojn, kaj ni supozu, ke ili sekure atingas Anglion.

F-lino Pross kaj s-ro Cruncher, kiuj ne jam foriris kun la aliaj, nun preparas forlasi Francion. Dume, Madame Defarge, fratino de la knabino kiun damaĝis la Evremonde-oj, celiras la loĝejon de Lucie kaj ŝia familio, dezirante kondamnigi ilin kaj kredante, ke se ŝi povas vidtrafi ilin mornantaj Darnay-on, oni povas teni ilin respondecaj simpatii kun malamiko de la Respubliko. F-lino Pross sendas s-ron Cruncher elen alvenigi kaleŝon kaj, dum li foras, estas konfrontata de Madame Defarge. Sciante, ke se Madame Defarge scius, ke ili foriras, ŝi povus haltigi ilin kaj reportigi ili al Parizo, f-lino Pross igas ŝin suspekti, ke ili ĉiuj estas en certa ĉambro per tio fermi ĝian pordon kaj starigi sin antaŭ ĝin. Madame Defarge ordonas al ŝi formovi sin de la pordo, sed ŝi rifuzas. Lukto tiam ekflagras inter la du, kiu finiĝas per tio, ke Madame Defarge pafiĝas kaj mortiĝas pere de la propra pistolo. F-lino Pross forlasas la loĝejon, ŝlosante la pordon post si, ĵetonte la ŝlosilon en la riveron Seine, kaj iras renkonte al Jerry Cruncher; La du komencas sian deiron. Dum ili komencas deiri, f-ino Pross konstatas, ke ŝin surdigis la pafsonon de la pistolo de Madame Defarge.

La romano finiĝas per la morto de Sydney Carton. Diriĝas ĉe la fino de la romano ke, antaŭ sia morto, se Carton estus espriminta siajn pensojn, kaj se ili estus profetaj, ili inkluzivus tiajn okazaĵojn, kiaj la gilotina mortigo de Monsieur Defrage mem, kaj la nomado de estonta infano de Charles kaj Lucie Darnay honora al Carton.

Estas tree, tree pli bona afero kiun mi faras, ol ajniam mi faris; estas tree, tree pli bona ripozo al kiu mi iras ol ajniam mi konis.

Karakteroj en Rakonto pri Du Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Charles Darnay – respectinda juna franco kiu malamas aristokration; ĉefa protagonisto
  • Sydney Carton – sprita sed deprimita angla advokato kaj drinkemulo; ĉefa protagonisto
  • Lucie Manette – juna francino kiun Darnay kaj Carton ambaŭ amas; rigardebla kiel protagonisto
  • F-ro Darnay – juna, needziĝinta filo de Charles kaj Lucie Darnay (Manette), kiu mortis junaĝe
  • f-lino Darnay – filino de Charles kaj Lucie Darney (Manette), eble ankaŭ nomita Lucie, ŝi estas sesjaraĝa ĉe la ekflgro de la Franca Revolucio en 1789.
  • D-ro Alexandre Manette – patro de Lucie
  • Ernest Defarge – posedanto de franca vinvendejo kaj membro de la Jakobenoj; edzo de Madame Defarge; servanto de d-ro Manette kiel junulo; ŝajnas havi pli da konscienco.
  • Madame Therese Defarge – kruela kaj venĝema revoluciulino; opinieble la antagonisto.
  • La Venĝulino – kunulino de Madame Defarge aludata kiel ŝia "ombro", membro de la fratinaro de inaj revoluciuloj en Saint-Antoine, kaj revolucia zeloto.
  • Jarvis Lorry – bankisto kaj amiko de d-ro Manette.
  • Miss Pross – prizorgantino de Lucie
  • Monseignor Marquis St. Evrémonde – kruela onklo de Charles Darnay
  • John Barsad – spiono kiu laboras kaj por la franca kaj por la angla registaroj, kaj kiun Carton ruze ĉantaĝas.
  • Roger Cly – spiono kiu kunlaboras kun John Barsad.
  • Jerry Cruncher – mesaĝisto por la banko Tellson kaj sekrete "body snatcher" (?); ankaŭ observata batadi sian edzinon.
  • Mr. Stryver – Malprudenta, aroganta, kaj ambiciema kolego kiu manĝigas sin de Sidney Carton.
  • La kudristino – mallongdaŭra, sed signifoplena karaktero, unu el la plej emociigaj en la tuta libro. Ŝi mortis kun Sydney Carton.
    Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas jam tri plenlongaj filmoj bazitaj sur la romano:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]