Rakovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakovac situas en la mapo en la verda municipo
Mapo pri municipo Beoĉin

Rakovac, serbe Раковац, hungare Dombó estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en Srem (regiono), en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beoĉin.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rakovac situas laŭ dekstra bordo de Danubo. Beoĉin troviĝas 8, Novi Sad 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1520-aj jaroj la turkoj akiris la komunumon aŭ la abatejon de Hungara reĝlando. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém. Post la 1-a mondmilito la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (kiel parto de Kroatio, depost 1928 al Jugoslavio. En 1943 la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon, dume multaj mortis. La rekonstruo okazis iom for de la ruinoj. En 2002 loĝis en Rakovac 1989 homoj, (serboj 1700 (86 %), jugoslavianoj 71, hungaroj 44, kroatoj 42, slovakoj 11 kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]