Rakovo (distrikto Martin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rakovo
Rakovo
hungare: Nagyrákó
municipo
Oficiala nomo: Rakovo
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Martin
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Riveroj Turiec, Blatnický potok
Situo Rakovo
 - alteco 429 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 19″ N 18° 52′ 48″ O / 48.98861 °N, 18.88000 °O / 48.98861; 18.88000 (mapo)
Areo 5,415103 km² (541,51 ha)
Loĝantaro 314 (31.12.2011)
Denseco 57,99 loĝ./km²
Valkaldrono Turčianska kotlina
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 42
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj MT
NUTS 512541
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Rakovo
Retpaĝo: www.rakovo.sk
Portalo pri Slovakio

Rakovo (hungare Nagyrákó [nadjrAkO]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo

Rakovo situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kremnica-Martin. La lasta urbo troviĝas je 13 km.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1244, poste en 1351 en formo "Rakouch". En 1785 40 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 56 vilaĝanoj loĝis en 11 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyrákó 277 homoj, (204 slovakoj, 68 hungaroj kaj iom da germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rakovo 287 homoj, (284 slovakoj).

Vidindaĵoj