Raleigh (Norda Karolino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por Kavaliro Walter Raleigh, bv. vidi Walter Raleigh

rigardu al la urbocentro de sudo

Raleigh (prononcita RA-li) estas la ĉefurbo de Norda Karolino, ŝtato de Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la Konteo de Wake. Laŭ la 2000 popolnombrado, ĝi havis 276.093 loĝantojn, tiel ĝi estas la plej granda urbo en Norda Karolino krom Charlotte. La urbo nomiĝas pro Walter Raleigh. Ĝi lokiĝas ĉe 35° 49′ N 78° 39′ U / 35.817 °N, 78.650 °U / 35.817; -78.650 (mapo)Koordinatoj: 35° 49′ N 78° 39′ U / 35.817 °N, 78.650 °U / 35.817; -78.650 (mapo).

Raleigh konatas kiel la "Urboj de Kverkoj" pro la multeco de tiuj arboj en ĝi. Ĝi havas multajn ĝemelurbojn: Hull (en Anglio), Compiègne (en Francio), Kolomna (en Rusio), kaj Rostock (en Germanio).

Kiel parto de scienc-esplora urbaro (kun Durham kaj Chapel Hill), Raleigh havas fortan lokan Esperanto-grupon. Ĝi gastigis la landan kongreson de ELNA en 1991.