Ralph Harry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ralph Lindsay HARRY (naskiĝis en 1917; mortis en 2002) estis aŭstralia juristo kaj diplomato, kiu kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia mara juro. De 1937 Harry estis esperantisto.

Familio kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estris gimnazion kaj la patrino estis el altranga familio de politikistoj. Harry tiel elstaris kiel lernejano kaj poste studento, kaj intelekte kaj sporte, ke li gajnis la plej deziratan stipendion, Rhodes Scholarship, kiu ebligis studadon de juro en la tiutempe plej prestiĝa angla universitato, tiu de Oksfordo.

En la 1930-aj jaroj Ralph aktivis en kristanaj rondoj kaj emis al pacifismo; dum tiu periodo li eklernis Esperanton (1937). Li ĉeestis kongreson de la Monda Kristana Junulara Movado en Hago la tagon, kiam anonciĝis la germana invado de Pollando (1939-09-01). La hororoj de la dua mondmilito igis lin dubi pri la ekzisto de Dio kaj la validecon de pacismo. Li do celis konstruon de pli bona mondo per nerevolucia agado ene de la institucioj.

Harry spertis sukcesan karieron kiel diplomato. Li estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito. Li fieris pri sia kontribuo al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Poste li agis kiel la aŭstralia ambasadoro en diversaj landoj, inter ili en Sajgono, Sud-Vjetnamio, dum la tiea enlanda milito, en Bonno, Federacia Respubliko Germanio, kaj fine li reprezentis sian landon kiel ambasadoro ĉe UN.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta plenkreskula vivo Harry estis fervora esperantisto, kvankam en tio li restis sola kaj en la parencaro kaj inter la kolegoj.

Vortara kaj terminara agado[redakti | redakti fonton]

Harry tradukis gravajn dokumentojn de UN antaŭ la olimpikaj Ludoj de Munkeno (1972) kaj eldonis multlingvan broŝuron de sportaj terminoj kun Esperanto kiel la baza lingvo; li laboradis dum jardekoj pri vortaro de specife aŭstraliaj kaj nov-zelandaj vortoj. Mallonge antaŭ sia morto li eldonis kolekton de flugilhavaj vortoj el multaj lingvoj kun traduko en Esperanton. Li entuziasmis pri briĝo kaj ellaboris terminaron de tiu kartludo en la internacia lingvo. Li reviziis la Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) de Peter Benson, kiu akceptis plurajn de Harry kolektitajn aŭstraliismojn.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Li konstante verkis artikolojn kaj ŝercajn analojn laŭ la modelo de Raymond Schwartz, kaj multon kontribuis al la traduklaboro de Aŭstralia antologio. Kiam li publikigis kolekton da memoraĵoj en 1983, The Diplomat who Laughed (la diplomato, kiu ridis), li daŭre aludis al Esperanto.

Agado en la organizita Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Harry neniam ambiciis postenon en iu el la internaciaj Esperanto-movadoj, sed en 1960-1961 kaj dum multaj jaroj post la emeritiĝo li prezidis la Aŭstralian Esperanto-Asocion (AEA), prelegis, propagandis, kaj agis en la ekzamena komisiono. Multajn financajn projektojn de AEA li lanĉis per malavara kontribuo de duono de la celita sumo. Kun Ivo Lapenna li aktivis en Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) kaj kontribuis al ties organo Internacia Jura Revuo (IJR).

Eble lia plej grava laboro estis la Harry-Plano por enkonduki Esperanton en UN en sesjara periodo.

Jam frue dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Harry en 1967 membriĝis en la malgranda grupo de la Honora Patrona Komitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La diplomato, kiu ridis. Ilustris Vane Lindesay. 77 p.
  • 1990: (kun V. Gueltling) Aŭstralia-Esperanta vortaro - Australian-esperanto dictionary. 3a eld. Bentley 1990. 54 p. — 21 cm. ilus.
  • 2000: (kun Brian Fox). Australian and New Zealand Esperanto Dictionary. Australian and New Zealand words not in other Esperanto Dictionaries. 4a plil. eld. Aŭstralia kaj nov-zelanda Esperanto-asocioj, 2000. 98 p. — 21 cm (ĉ. 2.000 kapvortoj kaj esprimoj).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]