Ralph Hedley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Hedley
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1848 (1848-12-31)
en Gilling West
Morto 12-an de junio 1913 (1913-06-12) (64-jaraĝa)
en Newcastle-upon-Tyne
Lingvoj angla
Ŝtataneco Anglio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ralph HEDLEY (31a de decembro 1848[1] – 14a de junio 1913)[2] estis realisma pentristo, lignoĉizisto kaj ilustristo, plej bone konata pro siaj pentraĵoj kiuj portretis scenojn de la ĉiutaga vivo en Nordorienta Anglio.

Li edukiĝis en Newcastle-upon-Tyne, kie eklaboris kiel lignoĉizisto.

The Tournament (La luktokonkurenco), 1898.

Li estis membro de la "Royal Society of British Artists", kaj havis pli ol kvin dek pentraĵoj ekspoziciitaj en la Reĝa Akademio de Artoj inter 1879 kaj 1904. Nuntempe la pentraĵoj de Hedley estas aprezataj kiel registroj de la ĉiutaga vivo en Tyneside fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentojs. Nombraj verkoj de Hedley, kiel "Cat in a Cottage Window", "Last in Market" kaj 'Going Home' estis konata tra la tuta mondo, multaj el kiuj estis reproduktitaj kiel popularaj presaĵoj. Marte 2004, "The Tournament", kiu priskribas grupon de knaboj luktoludantaj, estis vendita por 44 000 pundoj - rekordo por pentraĵo de Hedley en aŭkcio.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ralph Hedley - Tyneside Painter de John Millard, Tyne and Wear Museums, Newcastle-on-Tyne 1990.
  2. Who's Who 1914, p. xxii
  3. 'Best friend up for sale', Sunday Sun, 6a de marto 2005.