Ralph J. Gleason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ralph J. Gleason (* 1-an de marto 1917 en Novjorko, Novjorkio; † 3-an de junio 1975 en Berkeley, Kalifornio) estis usona ĵurnalisto kaj kritikisto pri ĵazo kaj roko. Kun Jimmy Lyons li fondis en 1958 la Ĵazfestivalon je Monterrey. Ekde 1970 ĝis 1975 li estis vicprezidanto de diskeldonejo Fantasy-Records. Li verkis ankaŭ multajn diskokovraĵo-tekstojn por ĵaz-albumoj.

Titolo de la kvaropo de Red Garland (sur Red’s Blues 1998, unue en 1958 ĉe Prestige) nomiĝas honore al li Ralph J. Gleason Blues.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jam Session, New York, G.P.Putnam’s Sons, 1958 (traktaĵokolekto)
  • The San Francisco Scene 1968 (pri rokmuziko)
  • kun Ira Gitler, Studs Terkel Celebrating The Duke, & Louis, Bessie, Billie, Bird, Carmen, Miles, Dizzy & Other Heroes, 1975
  • Celebrating the Duke... And other Heroes, Boston, Little Brown and Co. 1975 (Duke Ellington)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]