Ralph Marvin Steinman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ralph M. Steinman)
Ralph Marvin Steinman
Nobel-premiito
Persona informo
Ralph Marvin Steinman
Naskiĝo 14-an de januaro 1943 (1943-01-14)
en Montrealo
Morto 30-an de septembro 2011 (2011-09-30) (68-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco KanadoUsono vd
Alma mater Harvard Medical School • Universitato McGillUniversitato Rockefeller vd
Profesio
Okupo biologo • imunologo • kuracistoprofesoro • scienca esploristo vd
Laborkampo imunologiovirussciencobakteriologiobiologio vd
Doktoreca konsilisto James G. Hirsch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ralph Marvin STEINMAN (naskiĝis la 14-an de januaro 1943 en Montrealo, Kebekio, mortis la 30-an de septembro 2011 en Novjorko) estis kanada biologo. La 3-an de oktobro 2011 li estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj, dum la sciencaj kolegoj Bruce Beutler kaj Jules Hoffmann ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj. La nomon "dendrita ĉelo" li mem instigis en 1973 estante juna ĵus doktoriĝinta esploristo en la Rockfeller-Universitato de Novjorko, kie li plulaboris dum la tuta posta profesia kariero.

La komitato de la Nobel-premio la 3-an de oktobro 2011 anoncis ke li ricevas duonon de la tiu-jara Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino. Tamen, ĝis tiam la komitato ne konsciis ke li mortis tri tagojn antaŭe. Principe laŭ la reguloj ne eblus atribui la premion postmorte, sed ĉar la morto antaŭe ne estis konata al la komitato ĝi tamen lasis la atribuon.

Notoj[redakti | redakti fonton]