Ralph Nader

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Nader
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1934 (1934-02-27) (90-jaraĝa)
en Winsted
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton • jura altlernejo Harvard • Princeton School of Public and International Affairs • Gilbert School • dimanĉa lernejo vd
Partio Verda Partio vd
Subskribo Ralph Nader
Profesio
Okupo advokatohistoriisto • romanisto • politikistoverkisto • universitata instruisto • lobiisto • mediprotektulo • politika aktivisto • ĵurnalisto • kolumnisto • politika verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ralph NADER (naskita je la 27-a de februaro 1934 en Winsted, Konetikuto) estas reprezentanto, batalanto de la konsumantaj rajtoj, prezidento-kandidato en Usono.

Ralph Nader en 2007

Nader naskiĝis kiel filo de libanaj enmigrintoj, studis juron en Princeton, kie li en 1955 akiris la BA-nivelon (Bachelor of Arts), poste en Harvard la LLB (Bachelor of Law) 1958.

Ekde 1959 laboris li kiel prokuroro en Hartford (Konetikuto). De 1961 ĝis 1963 li prelegis en la Universitato de Hartford, inter 1967 kaj 1968 en Princeton.

En 1965 aperis lia libro Unsafe at Any Speed, en kiu li pruvis, ke multaj en Usono produktitaj aŭtomobiloj (specife tiuj de General Motors) estas malfortaj strukture. La efiko de la libro atingis eĉ la usonan kongreson, kaj oni akceptis novajn leĝojn pri la plibonigo de la sekureco.

En 1971 ekis lia iniciato Public Citizen, organizaĵo por la efektivigo de la konsumaj rajtoj, en kiu laboris ĉefe volontuloj.

En 2000 li partoprenis en la usona prezidenta elekto kiel kandidato de la Usona Verda Partio kontraŭ George W. Bush kaj Al Gore kaj ricevis 3 milionojn da voĉoj (2,74%), tiel helpante la prezidentiĝon de Bush (liaj voĉdonantoj estis pli frue voĉdonantoj de la Demokrata Partio). Lin apogis dum la kampanjo ekz. Michael Moore, kiu skizis sian opinion en la libro ’’Stupid White Men’’.

La 22-an de januaro en 2004 Nader denove kandidatis por la prezidenteco. La respublikanoj apogis lin dum lia kampanjo, tiel malfortigante la demokratan kandidaton John Kerry, sed tio fakte ne influis la finrezulton (li ricevis 0,4 %).

La 24-an de februaro 2008 li denove anoncis partoprenon en la prezidenta elekto kiel sendependa kandidato.