Ralph Vaughan Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ralph Vaughan Williams in Dorking.JPG

Ralph VAUGHAN WILLIAMS (12-a de oktobro 1872 - 26-a de aŭgusto 1958) estis brita komponisto.

Li naskiĝis ĉe Down Ampney, Gloucestershire kie lia patro estis paroĥestro. Lia patrino estis la pranepino de Josiah Wedgwood. Post la morto de la patro en 1875, lia patrino kaj li translokiĝis al la hejmo de la familio Wedgwood, Leith Hill Place, Surrey. Aliaj parencoj estis la familio Darwin: Charles Darwin estis lia praonklo. Do li apartenis al priveligita, intelekta grupo de la brita socio: tamen li ĉiam subtenis la demokration kaj la egalismon.

Li studis ĉe la lernejo Charterhouse kaj (sub la komponisto Charles Villiers Stanford ĉe la Reĝa Kolegio de Muziko en London. Poste li studis la muzikon kaj la historion ĉe Trinity College, Universitato de Kembriĝo. Li revenis al la Reĝa Kolgio de Muziko por studi la komponadon sub Hubert Parry, kun kiu li amikiĝis. La faris pluakn studojn sub Max Bruch en Berlino kaj Maurice Ravel en Parizo.

En 1904 komencis explori anglajn tradiciajn popolajn kansukcese klopodis persvadi la muzikan publikon pri la graveco kaj beleco de tradicia popola muziko. Tiuj esploroj multe influis liajn komponaĵojn.

En 1905 li fondis jaran muzikan festivalon ĉe Leith Hill.

En 1909 li komponis muzikon por enscenigo de la dramo La Vespoj de Aristofano. La sekvantan jaron du verkoj atingis grandan suceson: lia unua simfonio (Mara Simfonio) kaj Fantazio pri Temo de Thomas Tallis. En 1914 okazis la premiero de la tuj laŭdata Londona Simfonio.

Estante kvardek-jara, kaj edukata ĉe privata lernejo, li rajtis aŭ eviti milit-servon dum la unua mondmilito aŭ peti oficiran rangon: tamen, pro lia egalismaj principoj, li volontis servi kiel ordinara soldato en la medika korpuso, kie lie estis brankard-portanto antaŭ al gajni oficiran rangon. La soldataj jaroj kaŭzis aŭdajn problemojn, kaj, dum lia maljuneco, surdon. En 1918 li iĝis Muzika Direktoro de la Unua Armeo.

Post la unua mond-milito li komponis pluajn simfoniojn, konĉertojn, kaj aliajn verkojn. Lia stilo evoluis: ĝin karakterizis energiaj kontraŭritmoj kaj pli da disonanco. Pri la kvara simfonio, ege disonanca, li diris "Mi ne ŝatas ĝin, tamen ĝi estas kiel mi intencis." Lia famo grandis kaj li faris prelegojn en Usono kaj Britio. Pro egaliosmaj principoj, li rifuzis la rangon de kavaliro.

Lia muziko eniris pli lirikan fazon, ekz. en la Kvin Tudoraj Portretoj, inspirataj de poemoj de John Skelton, kaj la Pilgriman Progreson, bazatan je la fama verko de John Bunyan.

Kiam li kondukis la unuan prezenton de sia kvina simfonio en 1943, multaj kredis ke, pro lia aĝo (li havis sepdek jarojn), ĝi estus lia fina kompnaĵo. Tamen li eniris novan fazon, komponante pluajn gravajn verkojn, inkl. kvar pluajn simfoniojn, konĉerton por tubo, kaj kristnask-kantaton. En tiuj komponaĵoj li esploris novajn harmoniojn kaj insrumentajn kombinojn. Kiam li mortis en 1958 lis postlasis nekompletan operon kaj alian nur parte komponatajn verkojn.

Multajn jarojn li estis instruisto ĉe Birkbeck College, Universitato de Londono, kaj li ĉiam interisiĝis pri la muziko eduko. Li ankaŭ kondukis faman amatoran ĥoron, la Bach Choir.

Lia tombo troviĝas en la Abatejo Westminster.