Ram Mohan Roy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ram Mohan Roy
Persona informo
রামমোহন রায়
Naskiĝo 22-an de majo 1772 (1772-05-22)
en Radhanagore
Morto 27-an de septembro 1833 (1833-09-27) (61-jaraĝa)
en Bristolo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per febromeningito vd
Tombo Arnos Vale Cemetery vd
Religio Brahmo Samaj vd
Etno Bengalaj hinduoj vd
Lingvoj bengalaanglasanskritopersa vd
Ŝtataneco Hindio sub regado de Brita Orient-Hinda Kompanio vd
Subskribo Ram Mohan Roy
Profesio
Okupo filozofo • socia reformisto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rammohan Ray (ankaŭ Rammohan Roy, bengala lingvo: রাজা রামমোহন রায় Raĝa Rammohon Raj, nagario: राजा राममोहन राय, transliterumo: Rājā Rāmmohan Rāy , angla: Ram Mohan Roy) (naskiĝis la 22-an de majo 1772 en Radhanagar en Bengalio, mortis la 27-an de septembro 1833 en Stapleton (nun kvartalo de Bristolo) – barata verkisto, publicisto, socia kaj religia reformisto, nomata Patro de la moderna Barato kaj Patro de la bengala renesanco. Kreinto de la movado Brahmo Samaj (Societo de Brahmo), kiu poste disiĝis de hinduismo por krei Brahmoismon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ram Mohan Roy devenis de ortodoksa bramana familio. Raj estas mallongigo de la mogola titolo Raya Rayan, kiun ricevis lia praavo en Mogola Bengalo.

Li lerte parolis arabe, angle, perse, sanskrite, bengale, latine, greke kaj hebree. Danke al intensaj kaj longdaŭraj studoj li akiris kompletan scion pri islamo, kristanismo, zaratuŝtrismo kaj budhismo. Ligante ĝin kun viŝnuismo kaj ŝivismo li kreis la propran, originalan religi-filozofian sistemon. Ĝi premisis ekziston de unu kaj la sama Eterna, Senmezurebla kaj Neatingebla Ento. Li ekskludis kulton de monumentoj kaj bildojn de diaĵoj. Li postulis purigon de hinduismo de ĉiaj formoj de politeismo. En 1828 aŭ 1829 en Kolkato, Mohan Roy fondis - baziĝante sur la menciitaj ideoj - asocion Brahma Samaĝ, kiu ĝis hodiaŭ ludas gravan rolon en la socia kaj religia vivo de Barato.

En siaj skribaĵoj kontraŭstaris al geedzeco de infanoj, satio, idolismo. Ankaŭ kritikis kastan sistemon, samtempe deklarante edukadon de virinoj.

Li estis la unua baratano, kiu publikigis (en la angla lingvo) siajn pripensaĵojn pri britoj kaj ilia loko en la barata socio, kaj ankaŭ verŝajne la unua hinduo, kiu por difini sian religion uzis la anglan vorton hinduismo.

Konsiderata kiel fondinto de la bengala gazetaro (Samĉar Darpan).

Liaj atingoj estis ĝuste taksitaj en Eŭropo. En 1824 ricevis honoran membrecon de la Franca Azia Societo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Abridgement of the Vedanta (1816)
  • Defence of Hindoo Theism (1817)
  • A Second Conferences (1820)
  • The Precepts of Jesus:The Guide to Peace and Happiness (1820)
  • Appeals to the Christian Public (1820 - 1823)
  • Brief remarks regarding modern encroachments on the ancient rights of females (1822)
  • subkomentarioj al Upaniŝadoj Kena kaj Mundaka

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kim Knott, Hinduizm (Hinduismo). Joanna Jurewicz (redaktorino), Prószyński i S-ka, Varsovio 2000, serio: Tre Mallonga Enkonduko, ISBN 83-7255-083-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]