Ramakiŝano Jadav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramakiŝano Jadav
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1965 (1965-12-25) (58-jaraĝa)
en Mahendragarh district
Ŝtataneco Barato
Alma mater Gurukul Kangri University
Okupo
Okupo jogano • entreprenisto
TTT
Retejo http://www.divyayoga.com/
vdr
Dosiero:Baba Ramdev 1529.jpg
Ramakiŝano Jadav(11-01-1971)

Ramakiŝano Jadav, ankaŭ fame konata kiel Svamio RamdevBaba Ramdev (en Hinda: स्वामी रामदेव ) estas Hinda Svamio en Barato. Li estas precipe konata por siaj provoj disvastigi la jogon. Li ankaŭ estas unu el la kelkaj fondistoj de Divja Jog Mandir Trust (Mirinda Templo Asocio pri Jogo). La asocio celas populigi Jogon kaj proponas Ajurvedikajn kuracilojn, sistemo tradicia de kuraciloj.

La kampoj, kiujn li organizas, estas vizitataj de multaj homoj. Oni diras ke pli ol 85 milionoj jogas laŭ li per televidilo kaj videobendo. Liaj sesioj pri instrui jogo estas por ĉiuj kaj estas senpagaj.

En la jaro 1995, Ramdev, fondigis la Mirindan Templasocion pri Jogo kun Aĉarjo Karamvir kaj Aĉarja Balkriŝna. Aĉarjo Karamvir estas fakulo pri jogo kaj vedoj (sanktaj hindaj libroj). Aĉarjo Balkriŝna estas kuracisto kaj havas titolon pri Ajurvedo.

Televidilaj programoj de Ramadev je Zee Jagran (pr: Zi Ĝagran), televidila kanalo, kun helpo de s-ro Mrituejĝej Ŝarma (produkisto kaj direktoro) farigas lin tre popula. Liaj kampoj jogaj kaj televidilaj programoj estas tre popularaj. Oni diras ke pli ol 20 000 da personoj regule ĉeestiĝas je liaj kampoj.

Ramadev emfazas je instrui kaj disvastigi la arton de Pranjanamo. Alia svamio Ŝri Ŝri Ravi Ŝankar diris pri Ramdev ,,Se oni povus kredata revivi jogon en tiu ĉi nacio, tiu persono estus sole Svamio Ramdev.“