Ramales de la Victoria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramales de la Victoria
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 027  (2023) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 3° 28′ U (mapo)43.258888888889-3.4638888888889Koordinatoj: 43° 16′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 84 m [+]
Areo 32,97 km² (3 297 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ramales de la Victoria (Kantabrio)
Ramales de la Victoria (Kantabrio)
DEC
Ramales de la Victoria
Ramales de la Victoria
Situo de Ramales de la Victoria
Ramales de la Victoria (Hispanio)
Ramales de la Victoria (Hispanio)
DEC
Ramales de la Victoria
Ramales de la Victoria
Situo de Ramales de la Victoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ramales de la Victoria [+]
vdr

Ramales de la Victoria [raMAles delabikTOrja] estas vilaĝo kaj municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko Asón-Agüera, en la oriento de Kantabrio, en limo kun Biskajo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Municipa teritorio de Ramales de la Victoria, oriente de Kantabrio.

Ĝi havas limon kun la municipoj Rasines (norde), Ruesga (okcidente), Soba (sudo) kaj provinco Biskajo (oriente).

La ĉefa rivero estas Asón, kiu fluas tra la municipo kun ties enfluantaj riveroj Gándara kaj Carranza. La rivero Asón elfluas el akvofalo en samnoma vilaĝo Asón, kiu administre apartenas al municipo Soba.

La deklivplena orografio el karsto estigas multajn kavernojn inter la krutaj montoj. La plej alta monto estas pinto San Vicente (910 m), kiu iĝis simbolo de la municipo. La municipo estas tre populara por amantoj de speleologio, montogrimpado kaj trampado. En la rivero Asón abundas trutoj kaj salmoj kaj en kelkaj areoj fiŝkaptado estas leĝe permesata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kopio de la bildo de la cervinoj el la Kaverno Covalanas (Parko de la Prahistorio de Teverga).

La teritorio estis jam loĝata en frua prahistorio. En la municipo ekzistas pluraj arkeologie valoraj kavernoj, plejstare la kaverno Covalanas, kun prahomaj pentraĵoj, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko je nomo Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio.

En 1839 okazis la Batalo de Ramales, dum la Unua Karlisma Milito. Estrite de Baldomero Espartero, la subtenantoj de la liberala partio venkis kaj donis tial postnomon de la Victoria ("de la venko") al origina Ramales. En la hispana lingvo de Ramales kaj en la ĉirkaŭa areo oni ofte esprimas, ke io estas tre grava aŭ eksterordinara dirante "pli grava ol tio de Ramales", memorante la batalon.

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
Monto Sankta Vincento el Ramales de la Victoria.

Jen listo de loĝataj lokoj en la municipo, ties loĝantaro laŭ censo de 2006 kaj distanco ĝis la ĉefurba vilaĝo.

  • Gibaja, 388 loĝ., en jenaj kvartaloj:
    • Bárcena, 23 loĝ., je 4 km
    • La Estación, 40 loĝ., je 4 km
    • Pondra, 33 loĝ., je 4 km
    • La Quintana, 230 loĝ., je 4 km
    • Riancho, 62 loĝ., je 4 km
  • Ramales de la Victoria (ĉefurbo), 1.945 loĝantoj, en jenaj kvartaloj:
    • Ramales de la Victoria, 1.551 loĝ.
    • Cubillas, 46 loĝ.
    • Entrepuentes, 21 loĝ.
    • Guardamino, 42 loĝ., je 2 km
    • Helguero, 56 loĝ., je 2 km
    • Iseña, 7 loĝ.
    • El Mazo, 55 loĝ.
    • La Pared, 10 loĝ., je 3 km
    • Salto del Oso, 100 loĝ., je 1 km
    • Sierra Alcomba, 14 loĝ., je 2 km
    • Los Valles, 9 loĝ., je 2 km
    • Veares, 19 loĝ., je 2 km
    • Vegacorredor, 15 loĝ.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]