Rambo Amadeus

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rambo Amadeus
Naskonomo Antonije Pušić
Naskiĝo la 14-an de junio 1963 (nun 1963-06-14) (49-jara) en Kotor, Montenegro, SFR Jugoslavio
Profesio soloa kantisto, kantaŭtoro, gitaristo
Instrumentoj elektra gitaro, voĉo
Aktivaj jaroj 1988 ĝis nun
TTT www.ramboamadeus.com
v  d  r
Information icon.svg

Rambo Amadeus (serbe Рамбо Амадеус, naskiĝis la 14-an de junio 1963(nun 1963-06-14) en Kotor, Montenegro, SFR Jugoslavio, do nun 49-jara) estas la sceneja nomo de la Montenegra kantaŭtoro Antonije Pušić nun vivanta en Belgrado. Li mem memcerte nomas sin "muzikisto, poeto kaj media manipulisto", kaj estas populara en muzikaj eventoj de la ŝtatoj de eksa Jugoslavio.

Liaj kantoj kombinas satirajn tekstojn pri la ĉiutaga vivo de kutimaj homoj kaj la absurdecon de loka politiko.

La artisto reprezentis Montenegron en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.