Rami Hamdallah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rami Hamdallah

Rami HAMDALLAH (arabe: رامي حمدالله); naskiĝis en aŭgusto 1958) estas palestina universitatano kaj prezidanto de Universitato de Nablus en Nablus.[1] La 2-an de junio 2013, Prezidanto Maĥmud Abbas de Fatah Palestina Aŭtonomio nomis lin ĉefministro por sukcedi al Salam Fayyad.[2] Lia nomumo ne estis agnoskita de Hamas, kiu ne estis konsultita en la decido.[3] Li estas membro de Fatah.[4]

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Rami Hamdallah naskiĝis en Anabta en la norda Cisjordanio. Li diplomiĝis el la Universitato de Jordanio en 1980 kaj ricevis sian M.A. (Master of Arts) el la Universitato de Manĉestro en 1982. Hamdallah plenumis PhD (Doctor of Philosophy) en lingvistiko el Universitato de Lancaster (Lancaster) en 1988.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hamdallah estas profesoro en Universitato de Nablus, kie li instruis la anglan antaŭ ol fariĝi prezidanto de la universitato en 1998. Li servis kiel Ĝenerala Sekretario de Komisiono de Palestinaj Centraj Elektoj ekde 2002, kaj estis la vicprezidanto de la Komisiono en 2011.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]