Ramiro la 2-a de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ramiro la 2-a de Aragono

Ramiro la 2-a de Aragono surnomata la Monaĥo (n. la 24-a de aprilo 1086 - m. la 16-a de aŭgusto 1157), reĝo de Aragono inter 1134 kaj 1157.

Ekde tre juna aĝo, Ramiro sin dediĉis al la Eklezio, unue kiel monaĥo en la franca monaĥejo Sankta Ponco de Tomero; poste kiel abato en la monaĥejo Sankta Petro la Malnova Huesca kaj laste kiel episkopo de Roda de Isábena-Barbastro.

Lia frato, la reĝo Alfonso la 1-a, lasis en heredo siajn regnojn al la Militistaj Ordenoj, sed neniu pensis plenumi tiun testamenton, kaj la aragona nobelaro, kunveninta en Ĥako, agnoskis Ramiron kiel reĝo. Siaflanke, la navaranoj elektis al García la Restaŭrinto. En tiu momento Ramiro estis episkopo de Roda-Barbastro, sed li devis okupi la tronon.

Malgraŭ lia manko pri politika sperto, sufokigis plurajn ribelojn dum lia regado, kiu daŭris de 1134 ĝis 1157, poste sukcedata de reĝino (kiel titolo ĉar ŝi ne povis regi pro esti virino) de Petronila de Aragono, naskita de laŭleĝa geedziĝo de Ramiro kun Inés de Poitou, kiu regis inter 1157 kaj 1164, jaro kiam ŝi abdikas favore al sia filo Alfonso la 2-a, unua reĝo de la Kronlando de Aragono.

En la Regno de Aragono ekzistis pluraj nobelaj grupoj kiuj batalis inter si por atingi pliajn povojn kaj riĉecon. Tiuj ĉi grupoj konfrontiĝis unu la alian profitante la monarkoŝanĝo. En unu el tiaj disputoj, Ramiro la 2-a preskaŭ perdas la tronon, pro kio devis forfuĝi al Besaŭlo en 1135. Je lia reveno li solvis la problemon senkapigante plurajn nobelulojn kiuj atakis karavanon de muzulmanoj dum militpaŭzo. Tiu ĉi okazintaĵo originigis la legendon pri la Sonorilo de Huesca.

Ramiro serioze okupiĝis por ke la Aragona Krono ne restu sen heredanto. Post la fiasko adopti al García Ramírez de Navaro, jam reĝo de la navaranoj, intencis havis heredanton por la regno de Aragono. Por tiu celo li geedziĝis la 13-a de novembro 1135 en la katedralo de Ĥako kun Inés de Poitou, franca nobela vidvino kiu monstris sian fekundecon en la unua geedziĝo. El tiu ĉi geedziĝo naskiĝis la heredantino, Petronila, la 29-a de junio 1136. En la fino de la sama jaro, la reĝo kaj la edzino divorciĝis. Inés izoliĝis en la monaĥejo Sankta Maria de Fontevrault, kie ŝi forpasis en la jaro 1159.