Ramnacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ramnacoj
Colletia atrox
Colletia atrox
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Juss.
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ramnacoj (Rhamnaceae el rozaloj) estas familio kun 900 specioj de 58 genroj. Ili disvastiĝis surmonde, ŝatas la tropikojn. Ili estas arboj aŭ arbedoj (krom Crumenaria). La ŝosoj ofte modifiĝis al dorno (kristodorno).

Genroj

Gravaj genroj kaj specioj

  • ramno (Rhamnus) estas genro de arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun ovalaj aŭ elipsaj folioj kaj malgrandaj periginaj, kvar- aŭ kvinnombraj, verdecaj aŭ blankecaj, ne tre okulfrapaj floroj. Ili havas la frukton de drupo kun 2-4 kernoj.
    • alaterno (Rhamnus alaternus) estas Sud-Eŭropa daŭrafolia arbedo kun malhele verdaj, brilglataj folioj memorigintaj pri tiuj de evonimo.
    • frangolo (Rhamnus frangula) estas arbo aŭ arbedo kun ovalaj folioj, kvinnombraj duseksaj floroj, pirograndaj ruĝaj-purpuraj-nigraj fruktoj. La ŝelo de la branĉoj uzatas kiel laksiga medikamento.
  • zizifo (Zizyphus): tropikaj aŭ subtropikaj arboj kaj arbedoj kun tre sukerhavaj drupoj, pro kiuj pluraj specioj estas kulturataj.
    • jujubzizifo (Zizyphus zizyphus): arbedoj aŭ malgrandaj arboj tropikaj aŭ subtropikaj, kies tre sukerhavaj prunograndaj drupoj (jujuboj) estas manĝeblaj krudaj, sekigitaj aŭ konfititaj kaj estas uzataj kiel popola kuracilo kontraŭ tusado.
    • lotusozizifo (Zizyphus lotus): nordafrika arbo, al kiu oni atribuas lotusfrukton, kiu laŭ la greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.

Plena listo de genroj