Ramno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ramno
Rhamnus frangula
Rhamnus frangula
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Rhamnus
L.
Specioj

ĉ. 100

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ramno (Rhamnus) estas genro (aŭ du genroj, se oni rigardu apartan genron Frangula) de ĉ. 100 specioj de arbustoj, arbedoj kaj malgrandaj arboj inter 1 kaj 10 metroj je alto en familio ramnacoj. Plejparto de anoj de la genro kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko. Kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj.

En la genro ekzistas kaj falfoliaj, kaj ĉiamverdaj plantoj. La folioj estas simplaj, ĉ. 3-15 cm longaj, aranĝitaj aŭ laŭvice, aŭ popare. Plimulto de ramnoj havas tiun distinktan karakterizaĵon, ke la vejnoj kurviĝas al la ekstremaĵo de la folio. La fruktoj estas malhel-bluaj beroj. Ramnoj estas kutima manĝaĵo por larvoj de multaj Lepidopteroj.

Klasado

La genro dividiĝas je du subĝneroj, kiujn iuj eĉ rigardas apartaj genroj.

Eksteraj ligiloj