Ramnozo
| Ramnozo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ĝeneralaĵoj | ||||||
| Nomo | Ramnozo | |||||
| Kemia formulo |
C6H12O5 |
|||||
| Nomo laŭ IUPAK |
(2R,3R,4R,5R,6S)-6-methyloxane-2,3,4,5-tetrol
|
|||||
| CAS-numero |
10485-94-6 |
|||||
| SMILES |
O[C@H]1C(C)O[C@@H]
(O)[C@@H](O)[C@@H]1O |
|||||
| Karakterizaĵoj | ||||||
| Mola maso |
164.16 g/mol |
|||||
| Frostopunkto |
91-93 °C (por monohidrato) |
|||||
| Sekurecaj indikoj | ||||||
|
||||||
| Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Se ne aliel indikita, validas la standardaj normaj temperaturo kaj premo. | ||||||
Ramnozo estas natura karbonhidrato, monosakarido. Oni povas klasifiki ĝin aŭ kiel metil-pentozo, aŭ kiel 6-deoksi-heksozo. Malsame al plimulto de sakaridoj, ramnozo troveblas en naturo nur en sia L-ĥirala formo, nomita L-ramnozo (aŭ 6-deoksi-L-manozo). Absoluta plimulto de naturaj sakaridoj troveblas preskaŭ precipe en D-formo. Krom L-ramnozo, solaj ekskludoj estas alia metilpentozo L-fukozo kaj pentozo L-arabinozo.
La nomo ramnozo devenas de la nomo de planto ramno (Rhamnus), kie ĝi estis unue trovita. Ankaŭ ĝi troveblas en pura formo en folioj de toksikodendrono (Toxicodendron vernix), kaj kiel parto de glikozidoj en aliaj plantoj.
Ramnozo estas komponento de ekstera ĉela muro de acid-rezistaj bakterioj de genro Mycobacterium, incluzive Mycobacterium tuberculosis, kaŭzanto de tuberkulozo[1].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Golan, David E.: (2005) "Chapter 35 - Pharmacology of the Bacterial Cell Wall", Golan, David E.: Principles of Pharmacology: The Pathophysiologic Basis of Drug Therapy (English). Lippincott Williams and Wilkins. ISBN 0-7817-4678-7.