Ramosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramosch
Blazono de Ramosch
Ramosch
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Ramosch
Koordinatoj  46° 50′ 0″ N 10° 23′ 0″ O / 46.83333 °N, 10.38333 °O / 46.83333; 10.38333 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 0″ N 10° 23′ 0″ O / 46.83333 °N, 10.38333 °O / 46.83333; 10.38333 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 84,02 km²
Alteco 1236 m super marnivelo
Poŝtkodo 7556
Komunumkodo 3751
Mapo de Ramosch

Pri la komunumo

Ramosch estas komunumo de la komunumaro Ramosch kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 497 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Ramosch situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ramosch ankaŭ la vilaĝo Vnà kaj la setlejoj Raschvella kaj Seraplana. Kiel eksklavo al Ramosch apartenas ankaŭ la supra parto de la Fimba-Valo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ramosch limas en nordo al Ischgl (Tirolo, Aŭstrio), en nordoriento al Samnaun, en oriento al Tschlin, en sudoriento al Venosta (Italio), kaj en okcidento al Sent. La eksklavo Supra Fimba-Valo krome limas en nordo kaj okcidento al Galtür (Tirolo, Aŭstrio), en oriento al Sent kaj en sudo al Ftan.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojo-Pasejo al Tirolo. Per poŝtaŭtolinio al Scuol la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de Ramosch estas Vallader, tio estas dialekto de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de 2000 84,09% de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 13,86% estis germanlingvanoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ramosch datiĝas el la jaro 930 kiel in vico Remuscie. En la jaroj 1956 ĝis 1958 oni malkovris sur la monteto Mottata 1,5 kilometrojn nordoriente de la vilaĝo Ramosch prahistoriajn restaĵojn de tri epokoj de la bronzepoko ĝis la ferepoko. En frua mezepoko Ramosch estis la verŝajne la plej grava setlejo de la Suba Engadino. En la 6-a jarcento en Ramosch estis konstruita la una kristana preĝejo en Engadino, kie en la 7-a jarcento predikis Sankta Florino. Ĝis la reformacio en la jaro 1530 la tombejo de Sankta Florino estis grava pilgrimejo. La Kastelo Ramosch, kiu ek de 16-a jarcento nomiĝis Kastelo Tschanüff, dum mezepoko estis grava administra centro. En la jaro 1652 Ramosch kun la cetera Suba Engadino sin liberaĉetis de Aŭstrio. Ĝis la administracio reformo de 1851 ĝi estis la administra centro de la tribunalkomunumo Ramosch, kiu tiam estis transformita al la komunumaro Ramosch konistanta el la tri komunumoj Ramosch, Tschlin kaj Samnaun. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Paul Eugen Grimm: Ramosch en Historia Leksikono de Svislando (2010-07-26)

Eksteraj ligiloj