Ramseso la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ramseso la 2-a
Ramesse
RamsesIIEgypt.jpg
Statuo de Ramseso la 2-a
Tempo de regado 1279 a. K.1213 a. K.
Naskonomo
<
M17 Y5
N35
N36
N5
Z1
F31 S29 M23
>

Ramessu, Meriamon

Trona nomo
M23 L2 <
N5 F12 C10
>

User-maat-Re

Nomo de Horuso
G5
E1
D44
P11
X1
C10 U6 M17 M17
Srxtail2.svg
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16 G37
D21
F7
X1
G20 V31
Aa16
X1
Z2
Ora Horuso
G8 O29
F23
U6 M17 M17 N19 Z4
Idoj Amunherĥepeŝef, Bintanat, Henuttaui,
Ĥaemwaset, Merenptah, Merire, Meritamon
Nebettaui, Neferure, Paraherwenemef

Seti, Sethherĥepeŝef

Patro Setĥi la 1-a
Patrino Tuja
Mortis 1213 a. K.
Kripto KV17 en Valo de reĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Ramseso la 2-a, nomata la Granda (proksimume 13201225 a.K.) estis faraono de la antikva Egipta Imperio el la 19-a dinastio. Laŭ kelkaj fontoj li regis 67 jarojn kaj tiu ĉi tempo faras el li la duan plej longe regantan faraonon, tuj post Pepi la 2-a el la 6-a dinastio, kiu onidire regis 90, 94 aŭ eble eĉ 99 jarojn.

Ramseso la 2-a apartenis al la plej potencaj reĝoj de la egipta historio. Li elkreskis en palaco de sia patro faraono Setio la 1-a kaj kiel la sekvanto li moviĝis en la plej propra centro de la kortega agado. Kiam li estis dekjara, li ricevis rangon je nivelo de centuriestro kaj jam tiel junaĝe li pruvis taktikan arton kaj komprenon pri strategio, per kiuj li markis sin en la plenkreska aĝo.

Setĥi nomis la filon kunreganto kaj post morto de la patro Ramseso estis plene preparata por la regado. Lia patro dum multe da jaroj klopodis ellandigi hititojn el orienta Mediteranea Regiono, kiun li konsideris kiel egipta posedaĵo, sed li ne kuraĝis ekataki rekte kontraŭ tiuj timigataj militistoj. Tiun ĉi antaŭ longan konflikton heredis post li ankaŭ Ramseso la 2-a. En la kvara jaro de la regado li ekiris frunte de bone armita soldataro el delto de Nilo norden, por ke li unufoje por ĉiam ellandigu hititojn el regiono de hodiaŭa Sirio kaj orienta Turkio. Kiam li alproksimiĝis al la hitita urbo Kadeŝo, li eksciis de du militkaptitaj soldatoj, ke la kerno de la malamika soldataro estas malproksima multajn horojn da marŝado. Ramseso ekkredis al ili kaj li ekordonis ataki la urbon. Kiam li konstatis, ke la tuta armeo de la kontraŭulo estas embuskanta, estis jam malfrue. La ĉefa parto de la egiptiaj taĉmentoj ankoraŭ ne venis, hititoj kun 2500 militveturiloj kaj 7500 viroj facile supernombris la antaŭgvardion de la faraono. Ramseso kaj liaj batalantoj troviĝis ĉirkaŭitaj kaj de absoluta pereo kaj kapitulaco savis ilin nur ĝustatempa aliro de helpo. Ramseso fine atingis taktikan venkon, kvankam la hititoj plu tenis la strategian Kadeŝon kaj ĉiun ceteran teritorion. Post fulmorapide fermita armistico la egiptoj revenis hejmen.

Kelkajn jarojn post tio, post plua malsukcesa provo ekbati kontraŭ malamiko kaj aligi la disputeblajn landojn al Egiptio, Ramseso kun la hitita reĝo interkonsentis eternan pacon. La limoj restis neŝanĝitaj kaj la daŭraj bataloj finiĝis.

Spite al sia militista fono Ramseso la 2-a estis ankaŭ granda konstruisto. En ĉiu militiro kontraŭ la hititoj li hisis monumentojn por memoro de siaj faroj kaj en Egiptio mem li konstruigis vicon da temploj - inter ili estas la du temploj de Abu Simbel, el kiuj la pli grandan ornamis kvar statuoj de la faraono altaj pli ol dudek metroj. (Kiam en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento estis en Nilo finita la Alta Baraĵo de Asuano, la grandega, en rokon elhakita templo estis distranĉita en ŝtonblokojn kaj transportita sur rokrifon, por ke la akvo ne inundu ĝin.) En la sama tempo iom pli malsupre ankaŭ estiĝis pli malgranda templo por memoro de Nefertari, la edzino de Ramseso la 2-a.

Ramseso la 2-a estis la lasta el grandaj faraonoj, kiuj kapablis multobligi la gloron de la imperio. Post lia morto atendis ĝin iompostioma malkresko. En Mediteraneo estiĝis novaj grandpotencoj kaj iom post iom ili akiris superecon en politika kaj ekonomia terenoj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]