Ramuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramuno
varomarko vd
Dum 1884 - nekonata/nuntempe
vdr
La vitra globeto en Ramune-botelo

Ramuno (japane ラムネ) estas japana refreŝiga trinkaĵo kun karbondioksido. Ĝi estas por la unua fojo fabrikita en 1876 fare de Alexander Cameron Sim en Kobeo, Japanio.

Laŭ gusto ĝi tre proksimiĝas al limonado. La vorto Ramune deriviĝis fonetike de la angla vorto lemonade (limonado). Okulfrapa estas la speciala globofermilo, kiu ĉirkaŭ 1900 estis mondvaste disvastiĝinta kaj nun nur por Ramuno kaj la hindia Banta estas uzata. En la botelo troviĝas ludglobeteca vitra globeto (vidu foton), kiu servas kiel korko. Por malfermi la botelon oni malsuprenpuŝas la globeton en la botelon. Konataj Ramune-mikstrinkaĵoj estas i.a. kun liĉio-, frago-, melono- kaj citruso-gusto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]