Ramuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornaro de cervedo

Ramuro (osto-korno) estas la ataka, defenda, ornama organo de cervedoj. Ĝenerale ramuro ornamas la masklojn. Ĝi estas el osteca materialo.

Anatomio

Ramuro estiĝas en la dermo de la haŭto (skeletoestaĵo). Ĝi havas du evoluperiodojn:

  • unue, kreskanta ramuro estas kovrata per velura histo, kiu poste sekiĝas kaj falas,
  • poste, matura ramuro defalas ĉiujare (mudo) kaj kreskas denove pli granda, disbranĉiĝanta.

Du trunketoj kovrataj per hara haŭto subtenas la du ramurojn.

La ramuro de kastrita besto ne defalas, aŭ defalinte ne kreskas denove.

Uzado

Jam en la ŝtonepoko ramuroj estis uzataj por fari ilojn (batiloj, pikiloj, pikarmiloj kaj pintoj por lancoj aŭ sagoj, lancoĵetiloj kaj multaj aliaj).

Hodiaŭ ĉasistoj uzas ramurojn kiel trofeojn. En kelkaj regionaj kostumoj tradicie oni uzas ramurajn butonojn („leda pantalono“). Ankaŭ ramuroj estas uzataj por fabriki kombilojn.


Vidu ankaŭ