Ramón Menéndez Pidal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramón Menéndez Pidal
Persona informo
Ramón Menéndez Pidal
Naskiĝo 13-an de marto 1869 (1869-03-13)
en Korunjo
Morto 14-an de novembro 1968 (1968-11-14) (99-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Etno galegoj vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Familio
Gefratoj Luis Menéndez Pidal • Juan Menéndez Pidal vd
Edz(in)o María Goyri vd
Infanoj Jimena Menéndez-Pidal • Ramón Menéndez-Pidal y Goyri • Gonzalo Menéndez-Pidal vd
Parencoj Diego Catalán • Álvaro Galmés de Fuentes • Miguel A. Catalán vd
Profesio
Okupo lingvisto • filologo • dialektologo • profesoro vd
Laborkampo romanistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ramón MENÉNDEZ PIDAL (Korunjo, 13-a de marto de 1869Madrido, 14-a de novembro de 1968) estis filologo, historiisto, folkloristo kaj mezepokisto hispana. Kreinto de la filologia hispana skolo, li estis saĝula membro de la Generacio de 1898 kaj avo de la filologo Diego Catalán.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝita en Korunjo, li estis baptita la tagon 18an de marto de 1869 en la Preĝejo Paroĥa Sankta Maria de la Kampo de Korunjo per la nomoj de Rajmondo Francisko Antonio Leandro. Estis filo de la juĝisto Johano Menéndez Fernández, natura de Pajares (Asturio), kaj de Ramona Pidal, natura de Villaviciosa (samloke) kaj frato de Johano kaj Ludoviko. Kiam li estis dektri-monata, lia patro translokiĝis al Oviedo, eksigita de juĝisto ĉar li ne ĵuris la konstitucion de 1869; en tiu urbo li vivis ĝis la sep jaroj, kiam lia patro estis rehabiligata en la posteno kaj sendita al Sevilo. Je liaj dek jaroj ekzameniĝis por eniri en la Mezlernejo de Albacete, urbo al kiu estis estinta destinita lia patro kiel juĝisto; en koncerna mezlernejo li startigis la Duan Instruadon, kiu daŭrigis en Burgos (dua kurso) kaj Oviedo (tria kaj kvara). En 1883 li estis en la Mezlernejo Kardinalo Cisneros de Madrido. Tiun periodon de lia formado nomis Rajmondo Menéndez Pidal «lia kastilianigo», laŭ skribis Carmen Conde en 1969, ĉar liaj «kunklasanoj mokis pri asturianismoj de lia lingvaĵo». Li poste studis en la Universitato de Madrido, kie estis disĉiplo de Marcelino Menéndez Pelayo, en 1892 li doktoriĝis, ekesploris pri la Cantar de Mio Cid kaj en 1899 estante 30-jaraĝa li atingis la katedron de Latinida Filologio de la Universitato de Madrido, kiun li devos konservi ĝis sia emeritigo, en 1939.

Foto de Ramón Menéndez Pidal (ĉ. 1902), fare de Christian Franzen.

En 1900 li edziĝis kun Maria Goyri, la unua virino kiu faris oficialajn studojn kaj finis ilin en la Fakultato de Filozofio kaj Beletroj (1896). En ilia nuptovojaĝo malkovris ambaŭ la persiston de la hispana romancaro kiel parola literaturo kaj ili komencis rikolti multajn am-romancojn en pluaj ekskursoj tra teroj de Kastilio la Malnova. Elektita por la Reĝa Hispana Akademio estante 33-jaraĝa en 1901, lia majstro Menéndez Pelayo prononcis lian salutparoladon.

La reĝo Alfonso la 13-a lin enoficigis komisaron en la konflikto de limoj inter Peruo kaj Ekvadoro (1905), kion li utiligis, ĉar finita lia laboro kaj subskribita la akcepto de la arbitracio fare de ambaŭ landoj, li vojaĝis tra aliaj hispan-amerikaj landoj por studi en ili la tradician hispanan romancaron kiu ankoraŭ pluvivis. La 16-a de junio de 1910 estis enoficigita kiel Prezidanto de la Komitato Direkta de la Restadejo de Studentoj, kreita la 6-an de majo de la sama jaro. En 1912 iĝis membro de la Real Academia de Historia. En 1914 li fondis la gazeton Revista de Filología Española.

La 2-an de marto de 1915 estis konfirmita en la posteno de Direktoro de la Centro de Historiaj Studoj, kie li jam estis praktikanta ekde ties kreo. La 21-an de majo de 1926 estis elektita unua vicprezidanto de la Junto de Pligrandigo de Studoj (Junta de Ampliación de Estudios); ĉiuj ĉi tiuj institucioj trovis rilatigitaj kun la principoj defenditaj de la Libera Institucio de Instruado (Institución Libre de Enseñanza) kaj, fakte, unu el liaj filinoj estis la pedagogino Jimena Menéndez-Pidal Goyri, fondintino de la centro de instruado Lernejo Estudio, kies idearo reprenos la spiriton de la ILE.

Li estis direktoro de la RAE en 1925-1939 kaj 1947-1968. Li ricevis honorajn doktorigojn el pluraj universitajtoj eksterlandaj.

Laboroj[redakti | redakti fonton]

Ramón Menéndez Pidal, fare de Joaquín Sorolla (1917).

Lia taskaro ampleksiĝis al diversaj fakoj: nome li estis ĉefe filologo, literatura kritikisto, historiisto kaj instruisto.

[redakti | redakti fonton]

Kiel filologo kaj lingvisto li unuanrangis inter hispanoj kaj elstaris inter ceteruloj, ĉar pere de liaj atingoj la latinida lingvistiko kaj ĉefe tiu hispana unuarangiĝis, aparte pro verkoj kiel Manual elemental de gramática histórica española (Baza manlibro pri hispana historia gramatiko, 1904) kaj Orígenes del español (Originoj de la hispana lingvo, 1926). La unuan el tiuj verkoj latinidistoj konsideras la plej klara kaj metoda eksponaĵo de la fonetika kaj morfologia evoluoj de lingvo, dum la dua verko havigas klare kaj precize la lingvan staton de la diversaj iberiaj regionoj dum la longa periodo antaŭskriba, kiam estis kreiĝanta la hispana lingvo. Krome RMP pioniris la dialektologiajn studojn en Hispanio, ĉar jam en 1897 li publikigis artikolon pri la loka parolmaniero de Lena, kaj kelkaj jarojn poste El dialecto leonés (La leona dialekto, 1906)

Literatura kritikisto[redakti | redakti fonton]

Li okupiĝis ĉefe pri la hispana mezepoka literaturo, kaj tiukadre pri la epopeoj, la romancaro kaj la primitiva poezio.

  • Ĉe epopeoj, li profunde esploris la Cantar de Mio Cid. El tiu origino li dediĉis sin al rekonstruado de la antikvaj epopeoj, esplorante la historiajn kronikojn kaj la cantares de gesta, inter kiuj ĉefe la Cantar de los Infantes de Lara, pri kiu li rekonstruas La leyenda de los siete infantes de Lara (1896), kaj poste la Cantar de Bernardo del Carpio kaj Romance del Infante García, inter aliaj. Krome li esploris pri la rilatoj inter la hispanaj epopeoj kaj la franca Chanson de Roland.
  • Ĉe romancaro, RMP komplementis la studadon pri epopeoj, pruvante, ke romancoj estis konsekvenco de la pli antikvaj epopeoj, nome longaj versoj duoniĝis al oksilabaj. Tiukadre li publikigis la valoran antologion Flor nueva de romances viejos (1928), en la kunteksto de aprezoj al la komenco de la hispana literaturo fare de la Generacio de 1927. Poste venis Romancero hispánico (1953) kaj Romancero tradicional, kunlabore kun lia edzino.
  • Ĉe prapoezio, tiu estis temo kiu ege okupigis RMP. En diskurso en la Ateneo de Madrido pri "La primitiva poesía lírica española" li jam antaŭsugestis unuecon inter la diversaj regionoj kaj lingvoj de Iberio; tio estis tiam nur hipotezo, kiun posta malkovro de jarchas konfirmis kaj pravigis, nome ke la lirika poezio de apartaj regionoj kaj lingvoj kiel galega en Galegio, mozaraba en Al-Andalus kaj kastilia en Kastilio havis komunajn trunkon kaj temojn: bedaŭro pro amantomanko, virina parolanto, ktp.

Historiisto[redakti | redakti fonton]

Evidente la historia perspektivo pri lingvo kaj literaturo rezultis en gravaj atingoj pri la kultura historio de Hispanio, ekzemple ĉe La España del Cid (1929), kiu enhavas grandan informaron pri la 11-a jarcento, sed estis ankaŭ gravaj kontribuoj pri la koloniigo de Ameriko kaj aliaj temoj kiel ĉe La idea imperial de Carlos V (1938), La lengua de Cristóbal Colón (1942), El Padre Las Casas: su verdadera personalidad (1963) ktp.

Instruisto[redakti | redakti fonton]

Inter nombraj lernantoj de RMP menciendas Tomás Navarro Tomás, saĝulo pri fonetiko kaj metriko; Dámaso Alonso, poeto kaj aŭtoro de diversaj verkoj pri stilo, ekzemple pri Luis de Góngora; Amado Alonso, filologo; kaj Américo Castro filologo, eseisto kaj historiisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • La leyenda de los siete infantes de Lara (1896)
  • Catálogo de las Crónicas Generales de España (1898)
  • Antología de prosistas castellanos (1898)
  • Notas para el romancero del Conde Fernán González (1899)
  • Manual elemental de gramática histórica española (1904)
  • El dialecto leonés (1906)
  • La epopeya castellana a través de la literatura española (1910)
  • Cantar del mío Cid: texto, gramática y vocabulario (1908–1912)
  • Orígenes del español (1926)
  • Flor nueva de romances viejos (1928)
  • La España del Cid (1929)
  • La idea imperial de Carlos V (1938)
  • El idioma español en sus primeros tiempos (1942)
  • La lengua de Cristóbal Colón (1942)
  • La lengua de Cristóbal Colón y otros ensayos (1942)
  • Historia y epopeya de los orígenes de Castilla (1942)
  • Historia del Cid (1942)
  • Toponimia ibero-vasca en la Celtiberia (1950)
  • Reliquias de la poesía épica española (1952)
  • Toponimia prerrománica hispana (1952–1953)
  • Romancero hispánico (1953)
  • Toponimia prerrománica hispana (1953)
  • Poesía juglaresca y juglares (lasta redakto de 1957)
  • En torno a la lengua vasca (1962)
  • El Padre Las Casas: su verdadera personalidad (1963)
  • Crestomatía del español medieval (1965–1966)
  • Historia de España (komencita en 1935 kaj kompletigita en 2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]