Ranĉi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ranĉi (en lokaj lingvoj: राँची, রাঁচি kaj رانچی) estas milionurbo en Barato, kie estas ĉefurbo de subŝtato Ĝharkhando.

Mapo pri loko de Ranĉi
Panoramo de Ranĉi
Templo en Ranĉi

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Ranĉi situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".

Historio [redakti]

La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.

Klimato [redakti]

Ranĉi havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.

Trafiko [redakti]

En Ranĉi aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.

Ekonomio [redakti]

Jam dum dominado de britoj Ranĉi estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.

Vidindaĵoj [redakti]

  • templo Pahari
  • templo Jagannathpur aĝas 300 jarojn
  • parko Sidhu Kaanhu
  • lago