Rances VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Rances VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rances.

Rances
Blazono de Rances
Blazono de Rances
Blazono de Rances
Rances
Rances
Rances
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 36″ N 6° 31′ 49″ O / 46.76000 °N, 6.53028 °O / 46.76000; 6.53028 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 6° 31′ 49″ O / 46.76000 °N, 6.53028 °O / 46.76000; 6.53028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 437
Areo 9,83 km²
Alteco 564 m super marnivelo
Poŝtkodo 1439
Komunumkodo 5760
Mapo de Rances
Mapo de Rances
Situa mapo de Rances
vdr

Rances estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 437 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rances situas sur la tavolo inter la ebenaĵo de la rivero Orbe kaj la Ĵurasa Montaro proksimume 8 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rances, la setlejo Pra Tecoz kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,83 km², de kiuj 31,3% estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rances limas en nordo al Baulmes, en nordoriento al Champvent, en nordoriento al Mathod, en sudsudoriento al Valeyres-sous-Rances, en sudo al Sergey, kaj en sudokcidento kaj okcidento al L'Abergement.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rances situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Valeyres-sous-Rances al Baulmes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn sude de la komunumo en Valeyres-sous-Rances.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rances datiĝas el la jaro 972 kiel Rancias. En la arbaro Champs des Bois troviĝas unu el la unua tombomontetoj en Kantono Vaŭdo, kiu estis science esplorita. Estis trovita restaĵoj de ĉaro el la bronzepoko en la centra tombo kaj libreto el la La-Tène-epoko en flanka tombo. Dum la frua mezepoko Rances estis la ĉefloko de la Senjorujo Les Clées. En la jaro 1539 la barono Jacques de Gallera vendis la ministrejon Rances al la urbo Berno. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rances apartenis al la Subvoktejo Les Clées de la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Rances

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]