Randers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La komunumo de Randers (2007-)

Randers estas haven-urbo en orienta Jutlando (Danio), proksimume 40 km norde de la urbo Århus. Pro ĝia situo ĉe la longe etendita "Fjordo de Randers" la urbo situas en distanco de 25 km de la bordo de Kattegat. La malnova urbo (Kommune 1970-2006) havis areon de 154 km². Kadre de administracia reformo la komunumoj Langå, Mariager, Nørhald, Purhus kaj Sønderhald unuiĝis tute aŭ parte kun Randers je la 1-a de januaro 2007. La tuta areo nun ampleksas 800,14 km². Ĝi apartenas al la Regiono Meza Jutlando.

Malnova urbodomo kaj statuo de Niels Ebbesen sur la ĉefa placo.

Evoluo de la loĝantaro (1-a de januaro):

  • 1980 - 62.486
  • 1985 - 61.127
  • 1990 - 61.020
  • 1995 - 61.435
  • 2000 - 61.983
  • 2005 - 62.336
  • 2007 - 92.984
  • 2008 - 93.644

En Randers naskiĝis la lingvisto Otto Jespersen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 56° 27′ 35" norde, 10° 02′ 10" oriente