Rando (ZAR)
El Vikipedio
Rando estas la monunuo de Sud-Afriko. Ĝia nomo devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. Ĝi estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.
Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko, Namibio, Svazilando kaj Lesoto.

