Randogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Randogne
Blazono de Randogne
Blazono de Randogne
Blazono de Randogne
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 18′ 50″ N 7° 30′ 40″ O / 46.31389 °N, 7.51111 °O / 46.31389; 7.51111 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 50″ N 7° 30′ 40″ O / 46.31389 °N, 7.51111 °O / 46.31389; 7.51111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4201
Areo 16,88 km²
Alteco 1220 m super marnivelo
Poŝtkodo 3975
Komunumkodo 6244
Mapo de Randogne
Mapo de Randogne
Situa mapo de Randogne
vdr

Randogne estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4201 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Randogne situas en la supra parto de la franclingva Supra Valezo, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. Ĝi apartenas al la turisma regiono Crans-Montana. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al la Wildstrubel-Masivo kaj la suda bordo de la Plaine-Morte-Glaĉero. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Randogne, Bluche, Loc, Dardona kaj Montana-Station, kaj parto de la vilaĝo Montana-Vermala.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,88 km², de kiuj 27,8% estas kovritaj de arbaro, 29,3% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Randogne limas en nordo al Lenk en Simme-Valo, en oriento al Mollens, en sudoriento al Venthône, en sudo al Sierre, en sudokcidento al Montana, en okcidento al Lens, kaj en nordokcidento al Icogne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Randogne pasas la ringforma kantona ĉefvojo, kiu konektas la komunumojn kaj vilaĝojn de la turisma regiono Crans-Montana kun la urbo Sierre. Per [mallarĝspura trama fervojo de Sierre al Montan-Station kaj diversaj poŝtaŭtolinioj al Crans-sur-Sierre, Montana kaj al Sierre la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Montana-Station aertelfero kondukas al la marĝeno de Plaine-Morte-Glaĉero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Randogne datiĝas el la jaro 1224 kiel Randonni. Dum mezepoko Randogne apartenis al la episkopa Subvoktejo Sierre, el kiu fariĝis sub la malnova valeza reĝimo la regiono Noble Contrée, kies superan trionon formis Randogne kaj Mollens. En la jaro 1578 Randogne al si donis civitajn statutojn. Post la fino de la malnova reĝimo en la jaro 1839 post longaj disputoj fariĝis la civitanaroj Randogne kaj Mollens, kiu en la jaro 1851 fariĝis memstaraj komunumoj.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]