Randsfjorden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Randsfjorden
Rigardo suden de Grimsrud
Rigardo suden de Grimsrud
lago
Situo municipoj Gran, Jevnaker, Nordre Land, Søndre Land, Oppland
Speco de la lago Natura lago
Ĉefaj elfluoj Randselva
Landoj de la baseno Norvegio
Datenoj
Koordinatoj 60° 23′ 25″ N, 10° 23′ 39″ O (mapo)60.39027777777810.394166666667Koordinatoj: 60° 23′ 25″ N, 10° 23′ 39″ O (mapo)
Randsfjorden (Innlandet)
Randsfjorden (Innlandet)
DEC
Randsfjorden
Randsfjorden
Map
Randsfjorden
Supermara alteco f1135 m
Surfaca areo 139.,23dep1f5
Akva volumeno 7,31 km³dep1f8
Maksimuma profundo 120 mf10
Borda longo1 202,98 kmdep1
Referencoj Direktorejo de Norvegaj Akvaj Rimedoj kaj Energio
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Randsfjorden estas la kvara plej granda lago de Norvegio kun areo de 138 km2. Ĝia volumeno estas taksata je iom super 7 km3, kaj ĝia plej granda profundo estas 120 metroj. La lago estas 135 metrojn super marnivelo. Ĝi situas en la departemento de Oppland kaj limas la municipojn Gran, Jevnaker, Nordre Land kaj Søndre Land en la distriktoj Land kaj Hadeland. El ĝi fluas rivero Randselva. Kvankam la termino fjordo kutime priskribas salakvan fjordon, Randsfjorden estas reale purakva lago kun mallarĝa formo, kun ĉefa akso proksimume nord-suda.

La Islanda kronikisto Snorri Sturluson raportis, ke Halfdan la Nigra, patro de la unua Reĝo de Norvegio, vojaĝis sur la glaciiĝinta lago reirante hejmen de vizito al Hadeland. Vojaĝante per ĉevala glitveturilo li falis tra la glacio kaj dronis; iu estis borinta akvotruon en la glacio por trinkigi bovojn, kaj la varma fekaĵo de la bovoj malfortigis la glacion.

En moderna tempoj oni konstruis plurajn golfejojn rande de la lago.

Vido norden de Jevnaker