Ranido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri stadioj de ranida evoluo
La granda ranido de Rana catesbeiana
Evoluo de ranido de bruna bufo

La ranido estas la larva stadio de ranoj, kies ontogenezo okazas per plena transformiĝo. Ranido - laŭ PIV - ankoraŭ ne havas krurojn kaj spiras per brankoj. Tiel oni povas nomi la besteton raneto en la krurohava stadio de la rana ontogenezo.

Lingva noto

En multaj naciaj lingvoj ekzistas ofte komuna esprimo por larvoj de amfibioj (ranidoj kaj salamandridoj), kiuj aspektas simile. La suba priskribo por ranidoj validas grandparte ankaŭ pri salamandridoj. (Escepto: La amfibia specio aŝolotlo vivas sian tutan vivon en la branka larvoformo, en la akvo.)

Ĝenerala priskribo

El ovoj de la ranoj (kaj de amfibioj) elkoviĝas brankaj larvoj, kiuj plej multe estas tiel devigataj vivi en la akvo. La kombilaj brankoj ne similas al la internaj brankoj de la fiŝoj. La ranida branko estas en fakto apendico apud la du flankoj de la kapo, abunde retumita per sangovaskuloj kaj kapabla por gasoŝanĝo. Tiuj organoj rudimentiĝas dum la ontogenezo, fine plene atrofiiĝas. En la dua duono de la ranida ontogenezo evoluas la pulmo - paralele kun atrofiiĝo de la kombilaj brankoj - kaj la ranidoj pli kaj pli ofte alvenas surfacon de la akvo por enspiri aeron.

La korpokonstruon de la ranidoj karakterizas, ke la membroj mankas ĉe naskiĝo, sed ili havas longan remilan voston. En la suba kaj supra mezlinio de la korpo estas naĝiloj, per kiuj ĝi popvas naĝi kiel fiŝo. La vosto estas samptempe rezervejo por vitelo. Dum forkonsumo de la vitelo, la vosto reevoluas, formiĝas la kruroj.

Plimulto de la ranidoj estas plantovoraj, ili manĝas algojn. Ekzistas do ĉiovoruloj, kiuj povas esti kanibaloj. La kanibalismo mem malofte aperas, ĉar en aro de la ranidoj kunvivas samgrandaj kaj samaĝaj individuoj.

La ranida stato estas diveresa ĉe la ranoj, la ranido de kelkaj specioj de Scaphiopodidae restas en tiu stato dum 12 tagoj, la ranido de Bufo calamita dum 17 tagoj, tiu de la Lithobates catesbeianus dum 2-3 jaroj kaj poste ili aliras la sekan teron.

Interesaj tipoj

Ĉe la vivnaskaj ranoj (kaj ĉe la salamandroj) okazas, ke la ranido eloviĝas jam en la ovodukto, tiam naskiĝas la ranido. En ekstrema okazo, kiam la rano tute alkutimiĝis al la seka tero, el la ovo naskiĝas plene evoluigita rano. La ranidoj de la Hemiphractidae koviĝas sur dorso de la femalo, la ranidoj de (Rheobatrachidae) koviĝas en ties stomako (stomakokovaj ranoj). La Rhinoderma darwinii apartenas al la buŝokovaj ranoj.

Rabobestoj

La ovojn kaj la larvojn de la ranoj (kaj amfibioj) detruas la fiŝoj. Krom tiuj gravaj damaĝantoj estas la akvobirdoj kaj la pli grandaj insektaj larvoj, ekzemple la timiga larvo de la odonatoj.

Krom la naturaj malamikoj, danĝerigas ilian vivmedion la homa agado, tio estas sekigo de la marĉoj, venenigo de la akvoj per diversaj poluaĵoj. Oni ankaŭ ekstermas la ranidojn en la fiŝ-produktaj lagoj pro tiu erara konvinko, ke la ranidoj konsumas la nutraĵojn de la fiŝoj.