Ranketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ranketo (nacilingve foje ankaŭ kolbasbagoto) estas ligna blovinstrumento de la renesanco kaj la baroko.

La renesancranketo[redakti | redakti fonton]

ranketo, ilustraĵo el syntagma musicum de Michael Praetorius (1607)

Ranketoj aspektas kiel modeloj pri turoj de la urbofortikaĵo de Sevilo. El cirkla bloko el pirarbaacera ligno supre elstaras vertikala tureto, sur kio vertikale staras la duobla anĉo. La ena boraĵo de la muzikilo estas naŭfoje serpentumata en la interno, tiel ke la relative malgrandaj instrumentoj eksonas en eksterordinare malalta tonpozicio. Dum la ludado la manoj situas kontraŭe unu la alian, kaj oni ne nur ludas per la fingrosuproj, sed ankaŭ per pli malaltaj falangoj. La ekblovado helpe de ventkapsulo verŝajne malkutimus. Oni blovis la instrumenton horizontale, iom klinite malsupren.

Dum la 20-a jarcento oni portempe kopikonstruis renesancranketojn, je kio la plej grandaj estis tenoro F-d0, baseto B1-g0, baso F1-d0 kaj grandbaso B2-G. La instrumento laŭ tonalto proksimume egala al fagoto estas la basranketo. La grandbasoranketo pli malpli egalas laŭ tonalto al la kontrafagoto.

La barokranketo[redakti | redakti fonton]

La barokranketo ege distingiĝas de la renesancranketo. Ĝi egalas, koncerne la tubfinaĵo kaj la ekblovtubo, al fagoto ege kunprenita pro la ena boraĵo transprenita de la renesancranketo. Okulfrapas, ke la barokranketo ekblovatas je la mala finaĵo de la tubo. La "tureto" nun funkcias kiel tubfinaĵo, do kiel sonkaliko, dum kiam la ekblovtubo elstaras oblikve el la ĉirkaŭujo. La ena boraĵo de la muzikilo en la interno de la instrumento dekfoje serpentumitas. Pro la ekblovtubo oni povas teni la barokranketon vertikale aŭ meti ĝin surtablen dum la ludado.

Ekde meze de la 20-a jarcento oni denove konstruas barokranketojn. La tonamplekso de unu el tiuj instrumentoj etendiĝas ekde B bemola1-d1, situas do en la amplekso de fagoto.

Kompare al fagoto, ankaŭ al barokfagoto, la ranketo havas pli malgrandan tonamplekson, tiel ke oni povas distingi (ekz. je Pepusch) ĝeneralbasajn voĉojn por ranketo disde tiuj por fagoto.

Pri la historio de la ranketo[redakti | redakti fonton]

Kaj renesancranketo kaj barokranketo havas nur mallongegan historion. Pro la priskribitaj avantaĝoj tiuj ĉi facile manuzeblaj muzikiloj eble estus ege ŝatataj. En Kastelo Ambras ĉe Innsbruck eĉ ekzistas du etranketoj el eburo. La avantaĝoj de la ranketoj devenis je kostoj de la kanteco plipopulariĝanta ekde 1750, kio signifas, ke ranketoj prezentas precipe la tipe raŭkan fagotsonon.

Ankaŭ barokranketoj troviĝas en pluraj muzeoj kaj je rimarkinda nombro, kiel ekz. en la Berlina Muzikilokolekto unu konstruita ĉ. 1700 de W.Wijne el Nimego.