Ranma 1/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ranma ½)
Saltu al: navigado, serĉo

Ranma ½ (japanlingve らんま½, ranma nibun no iĉi) estas mangao kaj animeo de Takahashi Rumiko.

Ĉefulo de la mangao estas Saotome Ranma, altlerneja studento, batalartisto kiu estis trejnata ekde fruaj infanaj jaroj.

La mangao estis eldonata gazete en Shonen Sunday de 1987 ĝis 1996.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Jusenkyo estas trejnejo kiu havas multe da fontojn en Qinghai gubernio. Ĉiu fonto de Jusenkyo havas sian malbenon. Antaŭ multaj jarcentoj aŭ jarmiloj iu aŭ io dronis en fonto, kaj kiu ajn falis en la fonton estos malbenita kun transformado al kiu ajn dronis en la fonto, kiam ajn la malbenito estas malsekigita kun malvarma akvo. Varma akvo retransformas ĝin al originala formo.
Ranma kaj lia patro, Saotome Genma, vizitis tien en vojaĝo en Ĉinio por trejni. Ili ne sciis, ke Jusenkyo estas malbena trejnejo ĉar ili ne povis legi ĉinlingvan gvidlibron. Genma falis en la Fonton de Dronita Pando, kaj Ranma falis en la Fonton de Dronita Knabino.

Genma kaj Tendō Sōun, kiu direktas sian doĵoon, havis planon, kiu fianĉigos 'Ranma'n al unu el la tri filinoj de Sōun por heredigi la doĵoon al li. Tamen Ranma ne konis la planon nek la filinojn. Reveninte Japanion, kiam ili alproksimiĝis al la doĵoo, Genma sciigis al li la planon. Samtempe, Tendō Sōun diris al siaj tri filinoj, ke unu el ili fianĉiniĝos de Ranma. Tendō Akane, la plej juna fratino ne pensis, ke ŝi fianĉiniĝos, ĉar ŝi malŝatis virojn.
Kiam Sōun kaj liaj filinoj renkontis la Saotome-Familion ,kaj Sōun sciiĝis, ke Ranma havas la malbenon "Kiam ajn li baniĝas en malvarma akvo, transformiĝos al knabino," Sōun kaj liaj pli maljunaj filinoj konsideris la malbenon favore. "Akane kaj Ranma estas bone parigitaj ĉar ŝi malŝatas virojn, kaj li estas duonvirino!"
Tial Ranma fianĉiĝis al Akane, sed la fianĉiĝo estis decidata sen ilia konsento, kaj komence ili malŝatis unu la alian. Tamen ili ŝatiĝis unu la alian iom post iom, rezulte ŝato/malŝato interrilato daŭris ĝis la lasta volumo. Krom Akane, multaj geedziĝpetantoj al Ranma aperis. Kunō Kodachi ekamis lin unurenkonte. Laŭ regulo de Joketsu-gento, Shampoo postkuris lin kaj veturis el Ĉinio al Japanio. Kunō Tatewaki, frato de Kodachi, ekamis virinforman 'Ranma'n, nesciade, ke ŝi estas Ranma.
Kaj Hibiki Ryōga infanaĝamiko de Ranma, ekamis 'Akane'n.
Ili komplikis rilaton inter Ranma kaj Akane.

Kaj multaj batalartistoj defiis 'Ranma'n.

Tiaj diversaj personoj aperis unuj post aliaj, por ne tedi leganton.

Sub-artikolo[redakti | redakti fonton]