Rano sonorila verda kaj ora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Verda kaj Ora Sonorila Rano
Litoria aurea green2.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Anuroj Anura
Familio: Hylidae
Genro: Litoria
Specio: 'L. aurea'
Litoria aurea
Lesson, 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Rano sonorila verda kaj ora (Litoria aurea), kun aliaj similaj nomoj, estas surgrunde vivanta arba rano el orienta Aŭstralio. Ĝi povas atingi longecon de 11 centimetroj, do ĝi estas unu el la plej grandaj ranoj de Aŭstralio.

Pluraj populacioj, kiel tiu en la regiono de Sidnejo, loĝas en ofte ĝenataj lokoj, kiel golfejoj, neuzataj industriaj lokoj kaj rubejoj. Iam ĝi estis el la plej multnombraj specioj de rano en sudorienta Aŭstralio, tamen sia populacio malgrandiĝis pro perdo kaj malbonigo de loĝejo, poluado, enkondukaj specioj, parazitoj kaj malsanigoj kiel chytrid (Batrachochytrium dendrobatidis).[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Verda ora sonorila rano" (fakte ĉi ties angla versio: Green and Golden Bell Frog) estis unue uzata de Harold Cogger en lia libro en 1975 nomata Reptilioj kaj amfibioj de Aŭstralio. Antaŭ tio, la rano nomiĝis "Ora rano" kaj "Ora arba rano". La aspekto kaj konduto de la verda ora sonorila rano tre similas tiujn de ranedoj; tial ĝi originale havis klasifikon de la genro Rana. Ĝi havas angulan nazon, longajn gambojn, preskaŭ kompletan piedfingran retaĵon, timpanon grandan kaj videblan, kaj la tuta korpa formo similas tiun de la Rana specio. Kiel pluraj ranoj el la genro Rana, verdaj oraj sonorilaj ranoj vivas plejparte en akvo, kaj iras grunden nur dum pluvado. Ĝi ne plu estas en la genro pro anatomiaj malsamoj kun la familio Ranidae. La strukturo de la ostoj kaj kartilago de la verda ora sonorila rano estas proksima al tiu de la specioj en la familio Hylidae; do ĝi estis reklasifikata.

La verda kaj ora sonorila rano estis unue priskribis per la duvorta nomo Rana aurea de René-Primevère Lesson en 1827. Post tio, ĝi reklasifikiĝis 20 fojojn. Ĝi estis nomata Litoria aurea en 1844 de Albert C. L. G. Günther, kaj post 9 ŝanĝoj, ĝi estis renomata Litoria aurea.[2] La vorto aurea estas el la latina vorto aureus kaj signifas 'ora'.[3] Tiu specio nun estas en la aro de Litoria aurea, kiuj estas tre similaj ranoj en la genro Litoria. La aro troviĝas tra Aŭstralio: tri specioj troviĝas en sud-orienta Aŭstralio, unu en norda Aŭstralio, kaj du en sud-oksidenta Aŭstralio. La specioj en la aro Litoria aurea estas ĉi tiu (Verda kaj ora sonorila rano, Litoria aurea), Litoria raniformis, Lioria castanea, Litoria dahlii, Litoria cyclohyncha kaj Litoria moorei. En iuj lokoj troviĝas ankaŭ L. raniformsL. castanea kaj la Verda ora sonorila rano. Pro tio kaj pro la aspekta similo inter la specioj, estas foje malfacila distingi ilin.

Troviĝo[redakti | redakti fonton]

Jen kie troviĝas Litoria aurea en Aŭstralie antaŭe (griza) kaj nun (nigra).
Jen kie troviĝas Litoria aurea en New Zealand

La Verda kaj ora sonorila rano estas indiĝena specio de sud-orienta Aŭstralio. Antaŭ ol la malkresko de ĝia populacio, ĝi troviĝis el Brunswick Heads en la norda Novsudkimrio ĝis East Gippsland, en Viktorio,[4] kaj okcidente ĝis Bathurst, Tumut kaj la Australian Capital Territory.[5]

Nuntempe ĝi troviĝas de Byron Bay, en la norda Novsudkimrio, ĝis East Gippsland en Viktorio. La populacioj troviĝas plejparte laŭ la marbordo. En Novsudkimrio, kaj la regiono en kiu la rano troviĝas kaj la populacio malgrandiĝis ekde la 1960-aj jaroj. Krome, oni ne rakontas pri io simila en Viktorio. En Novsudkimrio, la verda kaj ora sonorila rano ne plu troviĝas en altaj regionoj (pli altaj ol 250 metroj), escepte de unu populacio en Captains Flat. Esploro pri populacioj laŭ la marbordo de Novsudkrimio montris ke la populacioj estis etaj, ofte kun malpli ol 20 plenkreskuloj. Sed estas ses konataj populacioj kun pli ol 300 ranoj: du en la urba regiono de Sidnejo, du en Shoalhaven kaj du en la mez-norda marbordo de Novsudkrimio.[6] Oni proksimume kalkulas ke la loko kie troviĝas la verda ora sonorila rano malgrandiĝis de ĉirkaŭ 90%.

La rano vivas en kelkaj partoj de Sidnejo, kiel la olimpia parko. Oni ĝin trovis tie antaŭ ol la olimpiaj tenisaj ludkampoj estis konstruataj, do post la konstruado oni atentadas la populaciojn. La verda kaj ora sonorila rano fariĝis neoficiala maskoto de la regiono Homebush Bay.[7]

La verda kaj ora sonorila rano troviĝas sur du insuloj apud la orienta marbordo de Aŭstralio: Insuloj Broughton kaj Insulo Bowen. Oni alportis ĝin al Novzelando (ĝi nun ĉeestas abunde), Nov-Kaledonio kaj Nova Hebrido.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Verda kaj ora sonorila rano kun malhela koloraĵo.

La verda kaj ora sonorila rano estas granda, korpulenta rano. Plenkreskuloj estas inter 4.5 cm kaj 11 cm longa (kutime inter 6 cm kaj 8 cm).[6] Tiel, ĝi estas unu el la plej grandaj ranoj de Auŝtralio. Plenkreskaj malinoj estas normale pli malgrandaj ol plenkreskaj inoj, kaj la du seksoj havas malsimilan kolorojn sur iliaj dorsoj. Ĝi povas esti preskaŭ komplete verda (diversaj nuancoj de verdoj) aŭ preskaŭ komplete bronza. En la plej malvarmaj monatoj (majo-aŭgusto), kiam la ranoj ne estas agemaj, ilia koloraĵo povas iĝi tre malhela kaj eĉ preskaŭ nigra.

Estas kremece blanka aŭ hele flava strio kun ora supre kaj nigra sube, de malantaŭ la okulo tra la timpano (oreltamburo) ĝis la ingveno. Tiu strio iras supren kaj formas dorso-flankan faldon ale al la ingveno. Estas alia samkolora strio el sub la okulo ĝis la ŝultro. La ventro estas kremeca aŭ blanka, kaj teksture grajneca. La kruroj estas verdaj, bronzaj aŭ ambaŭ, kaj la internaj femuroj kaj ingveno estas blua-verdaj. Plenkreskaj malinoj havas flava koloraĵo ĉe la voĉa sako ĉe la gorĝo. La pupilo estas nur maldika horizontala aperturo kaj la iriso estas ora-bruna kun nigra strio el la anguloj de la puplio ĝis la horizontalaj bordoj de la okulo. La timpano estas videbla kaj ovala. La specio havas grandajn piedfingrajn diskojn, kiuj ĝin helpas grimpi. Ĉar tiu specio troviĝas ofte en akvo, la fingroj ne havas interfingrajn membranojn, sed la piedfingroj estas preskaŭ komplete ĉirkaŭata de interfingraj membranoj. Dum kopulaciastato, malinoj ekhavas aĵojn sur la dikfingro, kiuj helpas al ili teni la inojn dum kopulaciado.

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Rano verda kaj ora sonorila kamufladas en tiaj medioj.

Kiel membro de la familio de arbaj ranoj, la verda kaj ora sonorila rano ofte sidas sur rokoj kaj kanoj sub la suno. Malkiel la plejparto de ranaj specioj, ĝi ofte aktivas tage. Kiam oni tenas ĝin, ĝi ekskrecas mukon[8] kiu enhavas 17 "aurein"-ajn peptidojn. Dek tri el ili estas antibiotikaj kaj kontraŭ-kanceraj, kiu helpas al ili mortigi mikroorganismojn.[9]

La rano troviĝas ofte en marbordaj malsekejoj kaj arbaroj, sed populacioj ankaŭ estis trovitaj ĉe antaŭaj industriaj lokoj. Estas malfacile diri kion bezonas ilia loĝloko, ĉar ili troviĝas en tre diversaj lokoj krom rapide fluantaj riveretoj.[10] Plej tipike, oni trovas ilin en nedaŭraj nesalakvaj lagetoj kiuj estas trankvila, malprofunda, subsuna, nepoluita, kaj sen atakemaj fiŝoj. La rano preferas akvaj lokoj kiuj subtenas plantojn kiel kanoj kaj skirpoj por sunbani, kaj vintraj loĝlokoj kiuj havas protektejoj por la reproduktadloko. Herbplenaj lokoj estas ofte proksimaj, kaj havigas terajn manĝaĵojn.

La reproduktado de tiu rano dependas je la saleco kaj temperaturo de la akvo. Saleco influas la kreskado kaj aliformiĝo de la ranetoj, kaj reproduktado normale nur okazas en lagetoj kies temperature estas 20°C (68°F) aŭ pli alta. La ranetoj povas toleri saleco je po 6 partoj mile sen videblaj efikoj, dum saleco pli granda ol po 8 partoj mile malrapidigas kreskadon kaj povas kaŭzi morton. Aliflanke, saleco je po 1-2 partoj mile povas helpi la ranon ĉar ĝi mortigas mortigaĵojn kiel la fungon chytrid.

La manĝemaj plenkreskuloj havas tre diversan dieton, manĝante insektojn kaj aliajn ranojn, eĉ de la sama specio. La ranetoj manĝas mortaĵojn, algojn, kaj bakteriojn. Ili estas manĝata de vadbirdoj kaj serpentoj, kaj ankaŭ de testudoj, angiloj, fiŝoj kaj diversaj senvertebruloj.


Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. IUCN Redlist - Information on classification and treats of Litoria aurea. Alirita 2006-07-27.
  2. American Museum of Natural History, Amphibian Species of the World - Synonyms of Litoria aurea. Alirita 2006-07-27.
  3. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd., 883. ISBN 0-304-52257-0. 
  4. Gillespie G.R. 1996. "Distribution, habitat and conservation status of the Green and Golden Bell Frog Litoria aurea (Lesson, 1829) (Anura: Hylidae) in Victoria." Australian Zoologist 30: 199–207.
  5. Osborne W.S., Littlejohn M.J. and Thomson S.A. 1996. "Former distribution and apparent disappearance of the Litoria aurea complex from the Southern Tablelands of New South Wales and the Australian Capital Territory." Australian Zoologist 30: 190–198.
  6. 6,0 6,1 White A.W. and Pyke G.H. 1996. "Distribution and conservation status of the Green and Golden Bell Frog Litoria aurea in New South Wales." Australian Zoologist 30 (2): 177–189.
  7. Whatever happened to our Olympic Bell Frog?. Alirita 2006-12-16.
  8. Barker, J.; Grigg, G.C.; Tyler, M.J. (1995) Surrey Beatty & Sons.. A Field Guide to Australian Frogs - The Litoria aurea complex, page 99.
  9. The antibiotic and anticancer active aurein peptides from the Australian Bell Frogs Litoria aurea and Litoria raniformis the solution structure of aurein 1.2. - Tomas Rozek, Kate L. Wegener, John H. Bowie, Ian N. Olver, John A. Carver, John C. Wallace and Michael J. Tyler - The FEBS Journal.. Alirita 2006-08-06.
  10. Habitat requirements for the green and golden bell frog Litoria aurea (Anura: Hylidae) - Pyke, GH; White, AW - Australian Zoologist. May 1996.. Alirita 2006-08-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anglalingvaj[redakti | redakti fonton]