Raon-l'Étape

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raon-l'Étape

La rivero Plaine en Raon-l'Étape
La rivero Plaine en Raon-l'Étape

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Loreno
Departemento Vosges
Arondismento Saint-Dié-des-Vosges
Kantono Raon-l'Étape
Urbestro S-o Michel Humbert
2002-2008
Interkomunumreto Communauté de communes de la Vallée de la Plaine
Poŝtkodo 88110
Aŭtokodo 88
Kodo laŭ INSEE 88372
Demografio
Loĝantaro 6 710
2007
Loĝdenso 283 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°24′24″N 6°50′31″O  /  48.40667°N, 6.84194°O / 48.40667; 6.84194 (Raon-l'Étape)Koordinatoj: 48°24′24″N 6°50′31″O  /  48.40667°N, 6.84194°O / 48.40667; 6.84194 (Raon-l'Étape)
Alto 282 m
Areo 23,71 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
v  d  r
Information icon.svg

Raon-l'Étape estas urbo en departemento Vosges, en regiono Loreno en Francio. Ĝiaj geloĝantoj nomiĝas franclingve Raonnais.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Raon-l'Étape lokiĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Meurthe kaj Plaine.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua nomo de la komunumo estis Ravon, lorena vorto kiu signifas kunfluejo.

La urbo suferis de du mondmilitoj. Ĝi estis rabita kaj bruldetruita en 1914 kaj 1944. La 17-a de novembro 1944, la 339-a infanteria armeo usona liberigis la komunumon.

La 11-a de aprilo 1947 la komunumo de La Neuveville-lès-Raon fandiĝas kun Raon-l'Étape.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1968 1975 1982 1990 1999 2007
7 696 7 441 7 039 6 780 6 649 6 710

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La urbodomo konstruiĝis en 1733 tute per rozkolora grejso.
  • Dek du fontanoj instaliĝis inter 1863 kaj 1893.
Unu el la fontanoj de la 19-a jarcento.