Rapidmezurilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rapidmezurilo estas mezurilo de rapido, kiun oni kutime uzas ĉe veturiloj (ĉu teraj, ĉu maraj, ĉu aeraj).

La unua elektrika rapidmezurilo estis inventita de Josip Belušić en 1888. Ĝi ekdisponeblis kiel aldonaĵo por veturiloj en la jaro 1900, kaj ekde 1910 ĝia instalado iĝis kutima.

La plej ofta mezurunuo uzata de rapidmezuriloj estas km/h (kilometroj je horo).