Raportistoj sen limoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raportistoj sen landlimoj)
Raportistoj sen limoj
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco 1985 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Robert Ménard • Émilien Jubineau • Jacques Molénat • Rémy Loury vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Christophe Deloire • Jean-François Julliard • Robert Ménard vd
Ĉefestro(j) Pierre Haski • Éric Chol • Alain Le Gouguec • Dominique Gerbaud vd
Membro de Iniciato Travidebla Civila Socio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr
Protestago en Parizo, aprilo 2008, elmontrante la flagon de "Raportistoj Sen Limoj (RSF)" prezentantan la olimpikajn ringojn en la formo de mankatenojpendseruroj, kune kun la legendo "Pekino 2008".

Raportistoj sen landlimoj (france Reporters sans frontières; mallongigite: RSL aŭ RSF) estas internacie agadanta neregistara organizaĵo (NRO), kiu informas pri informolibero kaj parollibereco en la tuta mondo, apud artikolo 19 de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, batalas kontraŭ la cenzuro kaj kampanjas por liberigo de la arestitaj ĵurnalistoj. La organizaĵo estis fondita en 1985 en Montpellier, fare de Robert Ménard, kiu estis gvidanto de la organizaĵo ĝis 2008.[1] La nomo estis elektita-kreita je analago al Kuracistoj sen landlimoj.

Organizado kaj financado[redakti | redakti fonton]

RSL havas internacian sekretariejon en Parizo, naŭ eŭropajn landajn sekciojn kaj kvin landajn buroojn en Nord-Ameriko kaj Azio. Krom tiuj, RSL havas 130 korespondantojn sur ĉiuj kontinentoj kaj 14 registar-sendependajn partnerajn organizaĵojn.

RSL havas jaran buĝeton de ĉ. 4 milionoj da USD. La enspezoj venis en 2006:

Agado[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo konservas listojn de murditaj ĵurnalistoj kaj malliberigitaj ĵurnalistoj. La organizaĵo gvidas diversajn kampanjojn ekzemple dum la Pekinaj Olimpikoj 2008 kaj dum la Vintraj Ludoj en Soĉi 2014. Ĉiujare la 12-an de marto, la organizaĵo festas Internacian Tagon Kontraŭ Reta Cenzuro. Ĉiujare en decembro, la organizaĵo aljuĝas la "Premion pri Gazetara Libereco". Ĉiujare la organizaĵo taksas ĉiujn landojn laŭ ilia gazetara libereco kaj publikigas la rezultojn kiel Monda Gazetara Libereca Indekso.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ekde 2002, la organizaĵo publikigas ĉiun januaron la "World Press Freedom Ranking" , detaligante la staton de gazetara libereco en la diversaj landoj.
  • Ĉiujare la 3-an de marto, la organizaĵo publikigas liston de malamikoj de gazetara libereco, kiu inkluzivas gvidantojn de landoj, milicioj kaj krimaj organizaĵoj kiuj damaĝas ĵurnalistojn.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj asertas, ke la kritikaj sciigoj de la organizaĵo koincidas kun neŝatataj ŝtatoj de US-State Department (Irano, Sirio, Nord-Koreio), sed mankas sciigoj el Usono-aliancaj, -amikaj landoj (Filipinoj, Saud-Arabio) aŭ Usono ne estas menciata.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]