Rapperswil-Jona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rapperswil-Jona
Blazono de Rapperswil-Jona
Vilao Grünfeld apud la stacidomo de Jona
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 36″ N 8° 49′ 6″ O / 47.22667 °N, 8.81833 °O / 47.22667; 8.81833 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 36″ N 8° 49′ 6″ O / 47.22667 °N, 8.81833 °O / 47.22667; 8.81833 (mapo)
Areo 22,17 km²
Alteco 409 m super marnivelo
Poŝtkodo 8640 (Rapperswil)
8645 (Jona)
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Niederweningen
vdr

La urbo

Rapperswil-Jona estas la nomo de svisa urbo en Kantono Sankt-Galo, en la elektodistrikto See-Gaster, kies kultura kaj ekonomia centro ĝi estas. La komunumo ekestis je la 1-a de januaro 2007 per kuniĝo de Rapperswil kaj Jona. Ĝi havis 25 400 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj areon de 22,17 km².

Geografio

Rapperswil-Jona situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Zuriko en Kantono Sankt-Galo sur delto, kiun formis la rivero Jona kaj morenoj, kiuj postrestis de la iama Linth-Glaĉero el la lasta glaciepoko. Ĉe Rapperswil-Jona digo kaj ponto transiros la tutan lagon al Hurden kaj Pfäffikon SZ en Kantono Ŝvico.

Historio

La anoj de la du antaŭe apartaj komunumoj konsentis la kuniĝon per plebiscito je la 1-a de majo 2005. En Jona la konsento estis 61-%-a, en Rapperswil konsentis abundo de 89 %. Pli ol du trionojn de la loĝantaro kontribuas Jona.

La nova blazono kombinos la du rozojn de la blazono de Rapperswil kun rivero Jona. La du rozoj jam antaŭe estis ankaŭ en la blazono de Jona, sed nur en angulo.

La kuniĝo estis realigita ofixale je la 1-a de januaro 2007.

Trafiko

Kvankam Rapperswil-Jona situas en la Kantono Sankt-Galo, ĝi efektive apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Zuriko kaj tial estas membro en la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo de Rapperswil estas fervojnodo inter la trajnlinioj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Rapperswil tra Meilen unuflanke kaj tra Uster aliflanke kaj la linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Romanshorn tra Sankt-Galo al Lucerno.

Vidu ankaŭ

greke Rapperswil greke Jona SG

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj