Rapsodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rapsodio (greke raptein = komponi, odie = kanto) estis, ĉe la helenoj, epopeo, aŭ parto de ĝi, taŭga por esti recitata en unu fojo.

Rapsodoj ŝatis deklami la homerajn eposojn, tial rapsodio kutime egalis al unu kanto de la eposoj, ĉar tiujn ili povis deklami dum unu spektaklo.

En la muziko rapsodio estas komponaĵo, prilaboranta popolajn melodiojn (PIV). Ĝi estiĝis en la romantikismo, kiam oni entuziasmis por la popola epika muziko. Karakteriza estas interna ekscito, alternado de kontrastoj, precipe en la ritmo, kaj nacia nuancigo. Rapsodiojn komponis Franz Liszt, Johannes Brahms, Antonín Dvořák, Leoš Janáček k.a. La plej famaj estas Rapsodio je Paganini-temo por piano kaj orkestro de Sergej Rachmaninoff (1934), kiu havas 24 variaciojn kaj prezentiĝas ankaŭ kiel baleto, kaj Rapsodio en bluo de George Gershwin (1934) por piano kaj orkestro.

Vidu ankaŭ