Rashōmon (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Raŝomon
Rashomon poster.jpg
Originala titolo Rashōmon (羅生門)
Produktadlando Japanio
Filmita en Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1950
Daŭro 1h28m
Ĝenro filma dramo
Kameraado Q2025121
Reĝisoro(j) Akira Kurosawa
Produktisto(j) Minoru Jingo
Scenaro Akira Kurosawa
Laŭ la verko de Akutagawa Ryunosuke
Muziko Fumio Hayasaka
Ĉefrolantoj
Produkto Daiei
Distribuo Kadokawa Pictures, Criterion, BFI
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Rashōmon (japane 羅生門), esperante Raŝomon, estas japana filmo el la jaro 1950 de Akira Kurosawa. La filmo rakontas la vidatestantajn raportojn de krimo apud Kioto de la 12-a jarcento.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Ene de la kadra agado:

  • monaĥo
  • arbohakisto
  • civitano


Ene de la ĉefa agado:

  • la bandito Tajōmaru
  • la samurajo Takehiro
  • la sinjorino Masako


Aliaj personoj:

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Dum pluvoverŝo tri viroj – monaĥo, arbohakisto kaj civitano – renkontiĝas ĉe la ruinoj de Raŝomon, serĉinte ŝirmejon. La tri viroj komencas pridiskuti la malicecon de la homoj kaj memoras pri la krimo, kiu antaŭ nelonge okazis en apuda arbareto: Samurajo kun sia edzino estis atakita de bandito. La samurajo estis mortigita, dume lia damo estis perfortita kaj poste trovita en proksima templo. La monaĥo kaj la civitano rakontas tion, kion ili depoziciis antaŭ la tribunalo. Poste, ili aldonas priskribojn de la tri personoj, kiuj estis partoprenintaj la krimon.

La kaptita bandito konfesis ĝin, sed pravigis sin per tio, ke li enamiĝis kun la sinjorino kaj venkis en justa glavbatalo kontraŭ la samurajo.

La damo depoziciis , ke ŝi fordoniĝadis al la bandito por helpi sian edzon, sed la edzo abomenis ŝin post kiam la rabisto estis malaperinta. Ŝi vidis, kiel ŝia edzo sinmortigis, kaj post tio ŝi svenis kaj vagis denove vekiĝinte tra la arbareton ĝis la templo.

La samurajo depoziciis per mediumo; li damnis la banditon, sed precipe sian edzinon, kiu laŭ li ne nur fordoniĝadis al la rabisto, sed eĉ postulis de la rabisto mortigi ŝian altruditan edzon. La bandito indignis pri tio, liberigis la samurajon kaj malaperis. Same la edzino, kiu fuĝis en proksime situantan templon, dum la samurajo sinmortigis.

Post la diversaj raportoj, la arbohakisto konfesas ke li observis la tutan krimon, tamen li ne depoziciis antaŭ la tribunalo kaj silentis ĝis nun. Laŭ lia raporto komenciĝis interbatiĝo humiliga kaj senregula, en kies daŭro la bandito pene apenaŭ gajnis superecon. Post tio la bandito mortpikis la sendefendan samurajon, kuŝantan en la arbetaĵaro. Masako forkuris timigite. La arbohakisto pretendas, ke lia raporto estas tute neŭtrala. Tamen ankaŭ lia rakonto ŝajnas esti parte nelogika.

Kio okazis efektive, restas kaŝite. La antaŭe pozitiva monaĥo perdas sian konfidon je la humanismo. La pluvo finiĝas. Abrupte la tri viroj aŭdas la kriadon de suĉinfano lasita sola. La civitano ŝtelas la tukojn de la bebo kaj malaperas kun tiuj, dum la arbohakisto decidas adopti la infanon. La monaĥo retrovas sian konfidon je la homoj.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La precipaj temoj de la filmo estas la memorigo, la realo kaj la fakto. Ĉu ekzistas efektiva realo aŭ nur pluraj partaj realoj subjektivaj? Ĉiu persono raportas sian tute propran kaj logikan rakonton, kiu nur kaze lasas alian demandon nedecidita. Psiĥologe, la filmo priskribas, kiel diversaj interesoj kaj motivoj ege influas la observon de situacio.
La surstrukturo de la filmo sur tri niveloj, la pedanta ellaboraĵo de la karakteroj, la treege akurata kaj detala realigo kaj la alta kvalito de la aktora presto faris Kurosawa kaj la aktoro Toshiro Mifune fama internacie. Enmetita en la rakonto pri la serĉo de la realeco, Kurosawa devigas la spektanton malkonfidi siajn proprajn okulojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]