Rasmus Bartholin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erasmus Bartholinus
(1625-1698)
mathematikus Danicus
mathematikus Danicus
Persona informo
Naskiĝo 13-a de aŭgusto 1625
en Roskilde,  Danio
Morto 4-a de novembro 1698
en Kopenhago,  Danio
Lingvoj latinadanagermana vd
Loĝloko Danio vd
Ŝtataneco Danio-Norvegio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Familio
Patro Caspar Bartholin vd
Gefratoj Thomas Bartholin vd
Infanoj Anne Marie Bartholin vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto • juĝistokuracistokemiistofizikisto • anatomo • astronomo vd
Laborkampo fizikoastronomiomedicinomatematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rasmus Bartholin (1625-1698) (* Roskilde, en la 13-a de aŭgusto 1625 - Kopenhago, en la 4-a de novembro 1698) estis dana matematikisto, fizikisto, scienculo kaj erudiciulo.

Kiel parto de siaj studoj li vojaĝis tra Eŭropo dek jarojn. En la Universitato de Kopenhago li instruis Geometrion kaj Medicinon. Li estis frato de Thomas Bartholin. Rasmus Bartholin estas memorigita ĉefe de sia malkovro (1669) de la duobla refrakteco de la lumradio pere de kristalo el Islando. Li publikigis precizan priskribon pri la fenomeno, tamen, ĉar la fizika naturo de la lumo estis malbone komprenata tiuepoke, li ne sukcesis plene klarigi ĝin. Nur pli malfrue Thomas Young proponis la lumteorion (1801) kaj klarigo eblis. En 1667 li estis nomumita reĝa profesoro pri matematiko kie li restis ĝis sia morto.

Duobla refrakto[redakti | redakti fonton]

Kiam Bartholin ankoraŭ estis profesoro pri matematiko en la Universitato de Kopenhago, li observis tion, ke la bildoj tra la kalcita kristalo duobliĝis, kaj kiam la kristalo rotaciis, unu bildo restis senmova dum la alia rotaciis kune kun la kristalo. Rimarkinte ke la lumo kiu trapasis la kristalon dividiĝis en du radioj, li alnomis la senmovan bildon "ordinara lumpakaĵo" kaj la movantan "eksterordinara lumpakaĵo". Kvankam li ne estis sukcesinta klarigi la fenomenon, oni agnoskas serion da duboj en la optikaj teorio de Isaac Newton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj