Rasmus Rask

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rasmus Christian Rask

Rasmus Christian RASK (n. 22-an de novembro 1787 en Brændekilde (sur la insulo Fueno); m. 14-an de novembro 1832 en Kopenhago) estis grava dana hindeŭropisto kaj multlingvulo. Li parolis 25 lingvojn kaj dialektojn, studis entute pli ol 50.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rask frue turnis sin al la studado de nordĝermanaj kaj parencaj lingvoj. Post studvojaĝo al Islando li publikigis en la jaro 1818 la pioniran verkon Undersøgelse om det gamle Nordiske eller Islandske Sprogs Oprindelse (t.e. "Esploro pri la origino de la malnova norda aŭ islanda lingvo"). Por studi ankaŭ la pli malproksime parencajn "trakajn" lingvojn, li subvenciite de la reĝa domo entreprenis en 1816 vojaĝon al Hindio. Li iris per Stokholmo, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Astraĥano, Tbiliso kaj Persio al Bombajo (1820) kaj Cejlono. Ĉi tie li akiris valorajn pahlavajn kaj paliajn manuskriptojn. Reveninte al la Universitato de Kopenhago en la jaro 1823, li estis nomumita profesoro de literatura historio, poste de Orientalistiko. En 1825 li fondis kun Carl Christian Rafn la Nordian Societon pri Praskribaĵoj.

Liaj detalaj kaj sistemaj esploroj de la Praskandinava lingvo laŭ sintakso kaj fonologio liveris la pruvon, ke ĝi parencas proksime al la ceteraj ĝermanaj lingvoj, sed ankaŭ al la slavaj kaj baltaj, krom al la latina kaj la greka. La germana lingvisto Jacob Grimm eksciis pri la verko skribita en dana lingvo kaj jarojn poste formulis la "Leĝon de Grimm", ne indikante klare de kie li havis la ideon. Tial iuj lingvistoj nomas la leĝon ankaŭ laŭ Rask. Same pionira estis lia verko pri la zenda lingvo, per kiu li montris ke la lingvo de la parsioj estas proksima parenco al Sanskrito. Ankaŭ la ural-altajajn kaj kaŭkazajn lingvarojn detale traktis Rask antaŭ sia frua morto.

Lia tombo troviĝas en tombejo Assistens en la kopenhaga urboparto Nørrebro.

Projekto de internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

En 1823 Rask projektis aposterioran planlingvon, kiun li tamen neniam mem publikigis. Rimarkinda estas la moderna argumentado de Rask por planlingvo en tiel frua tempo - nur en la dua duono de la 19-a jarcento estiĝis ondo da planlingvaj projektoj. [1] Rask elpensis principojn por ideala internacia lingvo. Liaj principoj estas preskaŭ samaj al tiuj de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kvankam, ĉar la verko de Rask ne estis publikigita, Zamenhof ne konis ĝin. [2]

Tombo de Rasmus Christian Rask en la tombejo Assistens.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Undersøgelse om det gamle Nordiske eller Islandske Sprogs Oprindelse, Kopenhago 1818
  • Spansk Sproglære, 1824
  • Frisisk Sproglære, Kopenhago 1825
  • Dansk Retskrivingslære, Kopenhago 1826
  • Italiænsk Formlære, 1827
  • Den gamle Ægyptiske Tidsregning, Kopenhago 1827
  • Vejledning til Akra-Sproget på Kysten Ginea, 1828
  • Den ældste hebraiske Tidsregning indtil Moses, efter Kilderne på ny bearbejdet og forsynet med et Kårt over Paradis, Kopenhago 1828
  • A Grammar of the Danish language for the use of Englishmen, 1830
  • Ræsonneret lappisk Sproglære, 1832
  • Engelsk formlære, 1832

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rasmus Kristian Rask: Traktatu d’ un Linguaž universale = Abhandlung über eine allgemeine Sprache = Traktato pri ĝenerala lingvo). II-a parto el la postlasita manuskripto "Optegnelser til en Pasigraphie" (1823). El la postlasaĵo eldonita kaj komentita de Alicja Sakaguchi. Frankfurt/M., Berlin, Bern k.a.: Lang, 1996.
  2. Ejnar Hjorth, Rasmus Rask kaj la ideala lingvo, Esperanto (revuo), aprilo 2011, p 84.