Rasselstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rasselstein
negoco vd
Dum 1873 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Andernach
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

La Rasselstein GmbH (Klr) estas filialo de ThyssenKrupp Steel AG (AK) kun sidejo en Andernach.

La Rasselstein GmbH estas la sola produktanto de platŝtalo (zinkokovrita ŝtalo) en Germanio. Ĝi produktas ladojn kun diko de 0,1 ĝis 0,5 mm, uzataj ĉefe por konservaj skatoloj, bareloj ktp..

La entrepreno havas 2.400 kunlaborantojn kaj havis en 2005 ĉ. enspezon de 960 mio. da eŭroj kaj 1,239 da platŝtaloj. Ĝi apartenas al la tri plej grandaj platŝtal-produktantoj de Eŭropo.

La entrepreno estis fondita en 1760 fare de Heinrich Wilhelm Remy en Neuwied kaj rapide kreskis al grava liveranto de fer- kaj ŝtalproduktoj. Tiel Rasselstein produktis relojn en 1835 por la unua germana fervoja etapo. En 1923 trasprenis la Otto-Wolff-konzerno trionon, en 1934 plimulton je Rasselstein.

Post la novfondo post la dua mondmilito kiel Stahl- und Walzwerke Rasselstein/Andernach AG transprenis Thyssen en 1962 la plimulton je Rasselstein. La firmao kunfandiĝis en 1995 kun platŝtala parto de KruppHoesch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hünnebeck White Cap Continental