Rassemblement pour la France et l'indépendance de l'Europe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rassemblement pour la France et l'indépendance de l'Europe
partio
Komenco 1999 vd
Fino 2011 vd
Lando(j) Francio vd
Ideologio

Gaŭlismo

Ĉefestro(j) Charles Pasqua vd
vdr

Rassemblement pour la France (trad. Kunigado por Francio; mallongigo RPF) estas politika partio de nacie konservativaj eŭroposkeptikantoj en Francio et pour l'indépendance de l'Europe (trad. kaj por la sendependeco de Eŭropo). La partion fondis membroj de plimulto de la franca konservativa partio Rassemblement Pour la République ("Kunigado Por la Respubliko" RPR), kontraŭa al la traktato de Mastriĥto. La partio RPR intertempe iĝis parto de la nove fondita - kaj pli eŭropisma - konservativa partio Union pour un mouvement populaire (UMP) dum aprilo 2002, okaze de la prezidenta baloto, kaj la eŭroposkeptikantoj plu organiziĝas en la partio RPF.

RPF estis fondita de Philippe de Villiers kaj Charles Pasqua. Post la eksiĝo de Philippe de Villiers el la partio en 2000, la partia gvidanto estis Charles Pasqua; ĉi-lasta estis nacia ministro pri internaj aferoj dum la estraro de Jacques Chirac kaj kandidato dum la prezidenta baloto en 2002. Lia partio havis sian plej grandan sukceson dum la balotoj de 1999 por la Eŭropa Parlamento, kiam ĝi kun la parenca partio Mouvement Pour la France ("Movado Por Francio", MPF antaŭe fondita de Philippe de Villiers) iĝis la plej granda konservativa francia alianco. Dum la jaro 2004 tamen la partio ne kolektis sufiĉajn voĉojn kaj sekve ne reprezentiĝas en la Eŭropa Parlamento. Ene de la Eŭropa Unio, la partio politike apartenas al la partio Alianco por Eŭropo de Nacioj kaj la similnoma parlamenta frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj.