Rastado de la Vintra Ciklodromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Rastado de la Vintra Ciklodromo (france: La rafle du Vélodrome d'Hiver, ofte nomata rafle du Vel' d'Hiv), 16-a de julio-17-a de julio 1942 estas la plej masiva aresto de Judoj realigita en Francio dum la Dua mondmilito. En julio 1942, la nazia reĝimo organizas operacon « Printempa Vento »: grandega rastado de judoj en pluraj eŭropaj ŝtatoj. En Francio, la Reĝimo de Vichy mobilizas la francan policon por partopreni en la operaco: en Parizo, 9000 francaj policanoj kaj ĝendarmoj rastis la Judojn. La 17-an de julio, je tagfino, nombro da arestoj en Parizo kaj ĉirkaŭurbo estis 13152, laŭ la kalkuloj de la prefektejo de polico.

Memoriga ĝardeno en la loko de Vintra Ciklodromo

Organizo de Rastado[redakti | redakti fonton]

Tial ke francaj Judoj estis normale surslipigitaj depost 1940 (la lasta franca popolnombrado, kiu enhavis religiajn datumojn estis tiu de 1874), la aŭtoritatoj konis iliajn adresojn (« Sliparo Tulard »).

René Bousquet, ĝenerala sekretario de la nacia polico, akompanata de Louis Darquier de Pellepoix, ĝenerala komisaro pri judaj aferoj, renkontis la 4-an de julio en la sidejo de Gestapo en Parizo, la SS Helmut Knochen kaj Théo Dannecker, SS generalo kiu direktas la germanan policon en Francio. Nova kunveno, en la oficejoj de Dannecker en Avenuo Foch, kies celo estas organizi rastadon planitan la 13-an de julio 1942, okazas la 7-an de julio 1942 kun Jean Leguay, asistanto de Bousquet, akompanata de François, direktoro de la ĝenerala polico, Hennequin, direktoro de la municipa polico, André Tulard, aferŝarĝito pri judaj aferoj en la prefektejo, Garnier, sub-direktoro de proviantado en prefektejo de Seine, Guidot, polic-komisaro en la ĉef-stabejo de municipa polico kaj fine Schweblin, direktoro de polico pri judaj aferoj. SS Kapitano Dannecker deklaras: « Francaj policanoj - malgraŭ formalaj skrupuloj - devos plenumi la ordonojn! » [1]. La rastado celas germanajn, aŭstrajn, polajn, ĉeĥajn, rusajn kaj nedeterminitajn Judojn, de 16 ĝis 50-jaraĝaj. Esceptaj malobservoj por virinoj « kies gravedeco estas tre profunda » aŭ « mamnutranta sian bebon » estas antaŭplanitaj, tamen « Por eviti tempoperdon, tiu ordigo ne estos farita hejme sed en la unua centro de kungrupiĝo fare de la komisaro de la publika vojo » [2]. Nazioj antaŭplanas arestigi 22000 fremdajn judojn fare de la franca polico en Granda Parizo, kiuj estos kondukataj al Drancy, Compiègne, Pithiviers kaj Beaune-la-Rolande. Tiucele, « La servo de S-ro Tulard havigos al la Direkcio de municipa polico la slipojn de arestotaj judoj (…) Infanoj malpli ol 15 aŭ 16-jaraĝaj estos konfiditaj al Ĝenerala Unuiĝo de Izraelidoj en Francio, kiu siavice konfidos ilin al siaj fondaĵoj. La ordigo de infanoj estos farita en la primaraj centroj de kungrupiĝo. » [3]

La SS Dannecker kunparolis la 10-an de julio 1942 kun Adolf Eichmann, dum nova kunveno okazas la saman tagon en la sidejo de la ĝenerala Komisarejo pri judaj aferoj (CGQJ) kun SS Dannecker, Heinz Röthke, Ernst Heinrichsohn, kaj Jean Leguay, Pierre Gallien, asistanto de Darquier de Pellepoix (Ĉefo de CGQJ), kelkaj superuloj de la prefektejo de polico kaj ankaŭ reprezentantoj de SNCF kaj de Publika Asistado.

La instrukcioj de la direktoro de municipa polico de Parizo Émile Hennequin, la 12-an de julio 1942, postulas ke «1. La gardistoj kaj inspektoroj, post kontrolado de la identeco de Judoj kies misio estas aresti ilin, ne devas pridiskuti iajn observojn kiuj povas esti formulitaj de ili […] 2. Ili ankaŭ ne devas pridiskuti ilian sanstaton. Ĉiu arestota Judo devas esti kondukata al primara Centro. […] 7. […] La operacoj devas esti efektivigataj kun maksimuma rapideco, sen senutilaj paroloj kaj sen komentario.»

La 13-an de julio 1942, cirkulero n-ro 173-42 de la polica prefektejo[4] ordonas la arestadon kaj la kungrupigon de 27391 fremdaj Judoj loĝantaj en Francio.

Fine, okazas iom da malfruo. Germanaj aŭtoritatoj evitas ordoni la rastadon por la 14-a de julio, kvankam la nacia festo ne estas celebrata en la okupata zono, ili timas la reagon de la civila popolo. Tiu ĉi do okazis la morgaŭon vespere.

12884 Judoj estas arestitaj (4051 infanoj, 5802 virinoj kaj 3031 viroj). Nedeterminita nombro, avertita de la Franca rezistado aŭ profitanta de malkunlaboremo flanke de kelkaj policanoj, sukcesis eskapi la rastadon. La kondiĉoj estas severaj: arestitoj povas kunpreni nur kovrilon, puloveron, paron da ŝuoj kaj du ĉemizojn. Krome, familioj estas apartigitaj; plejmultaj neniam plu estos kunigitaj.

Post ilia arestado, parto de la Judoj estas veturata per aŭtobusoj al la Koncentrejo de Drancy (norde de Parizo). Alia parto estas sendata al la Vintra Ciklodromo (situanta en la 15-a arondismento de Parizo), kiu utilas kiel provizora kaptitejo (kio jam okazis dum la rastado de somero 1941). Do ĉirkaŭ 7000 personoj devos pluvivi dum kvin tagoj, sen nutraĵo kaj per unusola akva krano. Tiuj, kiuj provas forfuĝi estas tuj mortpafitaj. Cento da kaptitoj sinmortigas. La kaptitoj estas kondukataj en la koncentrejojn de Drancy, Beaune-la-Rolande (en departemento Loiret) kaj Pithiviers, antaŭ ol esti deportitaj al la germanaj ekstermejoj.

Tiu rastado reprezentas sole pli ol kvarono de la 42000 Judoj senditaj de Francio al Aŭŝvico en 1942, el kiuj nur 811 revenos hejmen post la fino de la milito. En 1979, Jean Leguay, la reprezentanto de la ĝenerala sekretario de la nacia polico, René Bousquet, en okupata zono, estis kulpigita pro ties implikiĝo en la organizo de la rastado, sed li mortis antaŭ ol esti juĝata, en 1993.

Laŭ la prefektejo de polico, la nombro da arestitoj sumas 13152[5]. Ĝi ankaŭ estas la nombro gravurita sur memoriga steleo situanta en la loko de la Vintra Ciklodromo.

Rememoro de la Rastado[redakti | redakti fonton]

Memoriga monumento[redakti | redakti fonton]

Memoriga monumento

La 17-an de julio 1994 estis inaŭgurita memoriga monumento al la rastado, sur promenejo plantita ĉe la bordo de Kajo de Grenelle, nomita skvaro de la "place des Martyrs-Juifs-du-Vélodrome-d'Hiver", en la 15-a arondismento de Parizo. Ĝi estas verko de skulptisto Walter Spitzer kaj de arĥitekto Mario Azagury kaj reprezentas senkulpajn civilulojn: infanojn, gravedan virinon, gemaljunulojn, simbolizantajn la viktimojn de la rastado. La soklo de la memoriga monumento estas kurba, memorigante la kurejon de la Vintra Ciklodromo[6]. Ĉiujare tie estas organizata memoriga ceremonio ĉirkaŭ la 16-a de julio.

Agnosko de respondeco fare de Francio[redakti | redakti fonton]

La 16-an de julio 1995, prezidanto Jacques Chirac agnoskis antaŭ la memoriga monumento, la respondecon de Francio en la rastado kaj en Shoah.[7] Li interalie deklaris:

« Tiuj nigraj horoj malpurigas nian historion por ĉiam, kaj estas insulto al niaj pasinto kaj tradicioj. Jes ja, la krima frenezo de la okupantoj estis helpata fare de francoj, de la franca ŝtato.
Antaŭ 53 jaroj, la 16-an de julio 1942, 4500 francaj policanoj kaj ĝendarmoj, sub la aŭtoritato de ties ĉefoj, respondis al la postuloj de la nazioj.
Tiun tagon, en la ĉefurbo kaj en pariza regiono, ĉirkaŭ dek mil judaj viroj, virinoj kaj infanoj estis arestitaj hejme, frumatene, kaj arigitaj en polic-komisarejojn.
(…)
Francio, patrio de Lumoj kaj Homaj Rajtoj, lando de akcepto kaj azilo, Francio, tiun tagon, plenumis la neripareblon. Fordonante sian parolon, ĝi liveris siajn protektatojn al ties persekutantoj ».

Memortabulo en metroo[redakti | redakti fonton]

Tabulo en metro-stacio Bir-Hakeim

La 20-an de julio 2008, tabulo[8] al la memoro de viktimoj de la rastado, estis metita en Bir-Hakeim (pariza metrostacio).

La ceremonio, prezidita de Jean-Marie Bockel, ŝtata sekretario de Defendo kaj Veteranoj, disvolviĝis kun ĉeesto de Simone Veil, antaŭa deportitino kaj eks-ministrino, de la prezidanto de la Reprezenta konsilio de judaj institucioj de Francio (CRIF), de la prezidanto de la Fondaĵo por la Memoro de la Shoah, David de Rothschild, de la prezidanto de la Centra konsistorio izraela de Francio kaj de Beate Klarsfeld.[9]

Filmoj kaj telefilmoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj filmoj enhavas scenojn, kiuj referencas al tiu epizodo de la milito, interalie:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juda Nuntempa Centro de Dokumentado CDJC-CCCLXIV 2. Dokumento montrita en la proceso Oberg-Knochen en septembro 1954, citita de Maurice Rajsfus in La Police de Vichy — Les forces de l'ordre au service de la Gestapo, 1940/1944, Le Cherche Midi éditeur, 1995, paĝo 118
  2. CDJC-CCCLXIV 2, ibid.
  3. Ibid.
  4. Cirkulero n-ro 173-42 de la polica prefektejo de la 13-a de julio 1942 en PDF kaj Ties transskripto
  5. http://www.aidh.org/Racisme/shoah/rafle/espoir01.pdf
  6. Memoriga Monumento de la rastado de la Vintra Ciklodromo, Nacia oficejo de veteranoj kaj viktimoj de milito
  7. Parolado de Jacques Chirac la 16-an de julio 1995
  8. Teksto de la tabulo memoriganta la Rastadon de la Vintra Ciklodromo en metrostacio Bir Hakeim-Tour Eiffel, reproduktita por la Fondaĵo por la Memoro de la Shoah
  9. Membroj de la registaro, la urbestro de Parizo Bertrand Delanoë, la prezidanto de regiono Francilio Jean-Paul Huchon kaj parlamentanoj ankaŭ ĉeestis la ceremonion. Vidu Memoriga ceremonio al "Rastado de la Vintra Ciklodromo", Ministerio de defendo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]