Rastilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fojnorastilo por la fojnrikolto
Ĝardenrastilo por sarki kaj glatigi la grundon
Foliarsarkilo por rasti foliaron aŭ gresfalĉaĵon de la gazono

La rastilo estas agrikultura kaj hortikultura manlaborilo konsistanta el proksimume 2 metrojn longa tenilo kun traversa bastono havanta vicon da "dentoj" aŭ "fingroj", servanta por kolekti (rasti) falĉitan herbaron, greson, fojnon aŭ ĝardenrubaĵojn, ekzemple falintajn foliojn.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Rastiloj plej ofte estas faritaj el ligno aŭ metalo, malofte el plasto, ĉar tiu malbone eltenas la streĉon per la uzo. Pezajn rastilojn, plene el metalo, oni nomas terrastilo; ili servas por ebenigi teron, sablon, gravelon, ŝtongruzon aŭ similajn. Ili estas la minimala formo de erpilo.

La praformo estas la fojnorastilo, kiu por la fojnorikolto jam evoluis en la romia tempo.

Por prilabori flegitajn gazonareojn plej bone taŭgas rastilo kun mallarĝe starantaj elmetalaj fingroj, kiuj kapablas kolekti ankaŭ malgrandajn aĵojn kaj samtempe vertikuti la gazonon.

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Tiuj komunaj iloj asociiĝas en bonhumoraj anekdotoj kaj ŝercoj kun la bildo de neatentema homo kiu piedpremas la dentojn aŭ fingrojn de rastilo tiele ke la ekstremo de la tenilo frapas sian vizaĝon.