Rat-Man

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rat-man)
Rat-Man

Rat-Man, la flava musorela antiheroo
Rat-Man, la flava musorela antiheroo

Vera nomo Deboro La Roko
Universo Rat-Man
Kreita de Leonardo Ortolani
Originala versio
Nomo Rat-Man
Lingvo itala
Eldonisto Panini Comics – Cult Comics
Unua apero Spot n. 2 (aldonaĵo de L'Eternauta n. 86)
Dato junio 1990
Oficiala retejo www.rat-man.it
Esperanta versio
Tradukis projekto RoMEo
Eldonis Espero
Unua apero Rat-Man n. 1 (La skuegaj originoj de la Rat-Man)
Dato novembro 2007
Esperanta retejo retejo de projekto RoMEo
Detaloj
Sekso M
Parencoj sinjoro La Roko (patro), Janus Valkero (adoptinta patro)
Amikoj
Malamikoj
Povoj neniu vera kapablo, ĉar li vere estas antiheroo, mallerta kaj malgracia; tamen, li povas transformiĝi en pli grandan kaj fortegan version de si mem, LA Rat-Man
vdr

«Muskol-flekse mi ekflugas!» (batalkrio de Rat-Man)

Rat-Man estas la plej sukcesa nuntempa bildstria rolulo kiu foriris de la manoj de itala artisto, Leo Ortolani.

Malgranda super-antiheroo, Rat-Man amuzigas kaj eĉ ridigas siajn legantojn per multe da misokazintaĵoj, kune kun siaj kunroluloj kaj kun famegaj homoj (fantaziaj kaj realecaj). La flava ratulo nuntempe aperas en 2 magazinoj, estis jam tradukita al la hispana, havas siajn retpaĝojn kaj fan-klubojn, gajnis multe da premioj kaj baldaŭ aperos en televida formo dank'al intereso de la itala publika televido (RAI).

Kiu estas Rat-Man?[redakti | redakti fonton]

Kiel rolulo, Rat-Man naskiĝis en la fora 1989, kiel parodio de la unua Batman de Tim Burton. Li tuj gajnis premion kiel "plej bona komiksteksto" ĝuste en la Internacia Foiro de Komiksoj kaj Kartunkino de Lucca, vera institucio de la itala komiksarto. Ekde tiam, Rat-Man aperis en multnombraj fakaj revuoj, ĝis kiam, en 1995, li atingis sian propran revuon, memeldonita de la aŭtoro; kaj, "senkompata kiel impostoj kaj neerariva kiel daltonisma virbovo",[1] ĉiujn neparajn monatojn li renkontas siajn legantojn, fidelega kaj pli kaj pli multnombra publiko. Tiom fidela ke ĝi kreis tutajn retejojn, diskutlistojn (kie partoprenas ankaŭ Leo), eĉ memfaritajn akcesoraĵojn. «Rat-Man estas katastrofo kun superpovoj, la senespera defendanto de la justeco, la timema kavaliro, la plej erarema el la herooj. Forto de liaj historioj troviĝas en la komikeco neniam antaŭvidebla, kun komikecaj tempoj ĉiam rapidaj kaj precizaj. Rat-Man estas la fremda kaj renversocela elemento inter la stabiligitaj mitoj: la homa malforteco. Timema, malhelpata, malbela, lia ĉefa superpovo estas maltrafi ĉiujn okazojn, unu post la alian, en vera deflagracio de fiaskoj. Eĉ pli mirindaj, ĉar kaŝe rakontataj al la legantoj: la aliaj uloj, tiuj de la komikso, preskaŭ ne rimarkas ion ajn. La mitmaŝino, la spektaklo, devas daŭri, kvazaŭ estus nenio. Leo ridas pri tio. Kaj la legantoj kun li: en la desegnita spektaklo de Rat-Man, la legantoj estas tiuj kiuj devas kompletigi la amuziĝon, partoprenante proprapersone».[1]

Itala versio[redakti | redakti fonton]

Inter 1995 kaj 1997, Rat-Man aperis itallingve memeldone (de la aŭtoro) 12 fojojn, ĉe Edizioni Foxtrot kaj poste ĉe Bande Dessinée:

  • Rat-Man contro il Ragno!
  • La minaccia verde!
  • Dal futuro!
  • La Gatta!
  • Week-end di torrone
  • L'araldo!
  • Il ritorno!
  • La squadra segreta
  • L'ultimo segreto
  • L'Incredibile Ik!
  • The R-File!
  • Il grande Ratzinga!

Ekde 1997, Rat-Man aperis ĉiujn tri monatojn (ĝis Marto 1998; ekde tiam, ĉiujn du monatojn) en la kolekto Rat-Man Collection, unue ĉe Marvel Italia, poste ĉe Cult Comics kaj nun ĉe Panini Comics.

Ekde 2002, Rat-Man aperas ankaŭ ĉiujn du monatojn (ekde Aprilo 2005, ĉiujn kvar monatojn) en Tutto Rat-Man (temas kutime pri represado de du numeroj de Rat-Man Collection), ĉe Panini Comics.

Ekde 2004, aperas dumsomere numeroj de Rat-Man Color Special, kun kolorigitaj malnovaj rakontoj, ĉe Panini Comics.

Krom tiu ĉi periodaĵoj, aperas specialaj eldonoj, kelkfoje okaze de iu foiro. Inter ili, la plej famaj estas Il Signore dei Ratti (La Mastro de la Ratoj, parodio de La Mastro de l'Ringoj de J.R.R. Tolkien), kaj Star-Rats (StelRatoj, parodio de la rakonto Stelaj Militoj de G. Lucas).

Alilingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

En 2001, la eldonejo Sulaco Ediciones proponis 3 numerojn de revueto kun rakontoj de Rat-Man tradukitaj en la hispanan:

  • Rat-Man El Origen! (majo 2001)
  • Rat-Man vs. El Turrón Asesino (junio 2001)
  • Rat-Man ¡El Heraldo! (julio 2001)

En 2005, Panini Comics España eldonis represadojn de Rat-Man Color Special en la hispana:

  • Rat-Man n° 1 (februaro 2005)
  • Rat-Man n° 2

Esperanta versio[redakti | redakti fonton]

El la enkonduko de Daniele Binaghi al la komikso Rat-Man, eldonita de projekto RoMEo:

«Ĉiu homo havas siajn pasiojn. Kelkfoje, oni estas tiom bonŝancaj ke tiuj pasioj estas la samaj kiel aliaj similuloj. Estas, por mi, ekzemple, la kazo de la lingvo internacia de Zamenhof, tiu Esperanto kiu jam delonge montris al la tuta mondo sian kapablon produkti kulturon, kaj de juna (finfine, li estas nur dekjara) ulo maskita kiel rato, kiu vivas en mondo de homoj kun simiaj vizaĝoj. […] Mi malkovris lin tute hazarde […], kaj ek de tiam ne plu ĉesis ridi legante liajn historiojn: Leo bone desegnas, kaj bonege verkas, kaj liaj historioj estas plenplenaj da interesaj ideoj, da inspiroj, da ironio. Kial do, mi diris al mi, ne renkontigi Rat-Man "tuthazarde" ankaŭ kun la larĝa internacia publiko, uzante la internacian lingvon Esperanto? Tiel, pli malpli, naskiĝis la projekto RoMEo, kaj danke al la subteno de IEJ kaj JEFO, kiuj kredis en ĝi, Rat-Man troviĝas nun ankaŭ en viaj manoj… atentu ke ĝi ne forkuru!»[2]

La ideo traduki Rat-Man en Esperanton, fakte, naskiĝis en 2001, kiam Leo Ortolani donis al Daniele Binaghi la eblecon traduki kelkajn el siaj bildstrioj por senpaga publikado en esperantistaj revuoj. Post tiam, kaj vidinte la intereson de multaj eksterlandanoj, Daniele kontaktis Leo kaj Panini Comics por taksi ilian intereson pri eldono de esperantlingva versio de la komikso. Intereso ekzistis, sed mankis subtenantoj, do ĉio ekkaŝiĝis.

La ideo reaperis dum 2005, ĉar oni havis la revon eldoni la komikson okaze de la Universala Kongreso en Florenco. Naskiĝis la projekto RoMEo (Rat-Man en Esperanto). Sed, ankoraŭfoje, malfacilis konvinki italajn organizojn subteni la projekton. Oni maltrafis la okazon de UK, sed post tio iel eblis konvinki JEFO kaj IEJ kuneldoni la komikson, kaj denove komenciĝis la rilatoj kun Ortolani (pere de lia agento Andrea Plazzi). Por malaltigi kostojn oni decidis memeldoni la komikson, ne plu kunlaborante kun Panini Comics, kaj en Slovakio oni trovis esperantan eldonejo Espero kiu pretis helpi.

Teamo de italaj tradukantoj estis formita, kaj oni tradukis kelkajn rakontojn (du aliaj, "Legami di Sangue" kaj "L'Immutabile Destino", ne povis esti uzitaj pro eksteraj kopirajtaj kialoj): La Skuegaj Originoj de Rat-Man, Rat-Man Kontraŭ la Araneo, La Minaco Verda, Ĉincja la Barbara kaj Titanic 2000; intertempe, oni trovis junan komiksiston, Andrea Rossetto, kiu pretis desegni mallongan rakontenton omaĝe al Rat-Man kaj al Esperanto.

Internaciaj helpantoj (el Rusio, Japanio kaj Francio) helpis kontroli la tradukitajn tekstojn, speciale zorgante pri tradukado de la spritaĵojn, kiujn ofte Ortolani enmetas en siaj rakontoj.

La bildstria libreto estis prezentita oficiale dum la foiro Lucca Comics & Games 2007, en Lucca (Italio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kiu estas Rat-Man, el Rat-Man (2007, projekto RoMEo)
  2. Homoj kaj ratoj, el Rat-Man (2007, projekto RoMEo)