Ratna Mohini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ratna Mohini
Persona informo
Naskonomo Carolina Jeanne Eicke
Naskiĝo 17-an de majo 1909 (1909-05-17)
en Batavia
Morto 24-an de oktobro 1988 (1988-10-24) (79-jaraĝa)
en Parizo
Familio
Edz(in)o Henri Cartier-Bresson
Okupo
Okupo dancisto
vdr

Ratna Mohini estis dancistino naskita en Ĝakarto (tiutempe nomata Batavia fare de nederlandanoj), konata ankaŭ kiel Éli. Ŝia vera unua nomo estis Caroline Jeanne de Souza-Ijke, naskita en 1904 en familio de islamanoj.

Ŝi estas plej konata kiel unua edzino de la fama franca fotisto Henri Cartier-Bresson, kun kiu ŝi edziniĝis en 1937. Ŝi konis lin en 1936 surstrate en Parizo, proksime de parko Moceau, kiam ŝi serĉis sian hotelon (laŭ biografio de la fotisto fare de Pierre Assouline; sed laŭ aliaj fontoj ili konatiĝis en Indonezio). Ŝi alvenis al Parizo por studi dancadon kaj dediĉiĝi profesie al tiu ĉi arto. Ili eksgeedziĝis en 1967.

Antaŭ ol edziniĝi kun Henri Cartier-Bresson, ŝi estis unu en la serio de edzinoj de la riĉa nederlanda ĵurnalisto kaj entreprenisto Dominique Willem Berretty.

Krom dancado, ŝi foje verkis poemojn aprezataj fare de Jean Paulham kaj Henri Michaux'; ambaŭ instigis ŝin por publikigi ŝiajn poemojn.

Ŝi mortis je la 24-a de Oktobro 1988 en Parizo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Assouline. Cartier-Bresson. El Ojo del Siglo, (ISBN 848109403X), 400 paĝoj, Galaxia Gutenberg, Barcelono, 2002. (Hispanlingva tradukaĵo el Cartier-Bresson. L'oeil du siècle)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.